Géza Aladár Kármán
Aspekto
Géza Aladár Kármán | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Kármán Géza Aladár |
Naskiĝo | la 24-an de februaro 1871 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Morto | 24-an de oktobro 1939 en Terézváros |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
Géza Aladár Kármán, laŭ hungarlingve kutima nomordo Kármán Géza Aladár estis hungara arkitekto.
Géza Aladár Kármán[1] naskiĝis la 24-an de februaro 1871 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario), li mortis la 24-an de oktobro 1939 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Géza Aladár Kármán maturiĝis en gimnazio en Budapeŝto en 1888, poste li akiris arkitekturan diplomon en teknikuniversitato de Munkeno en 1893. Post siaj studoj li pasis tempon en Parizo kaj Italio. En 1894 li hejmenvenis, iom poste li laboris kune kun Gyula Ullmann. Ili konstruis multnombrajn domojn en Budapeŝto, pli malofte province. Kármán kelkfoje studvojaĝis al Germanio, Britio, Italio. Post frua morto de Ullmann Kármán laboris sola. Li havis edzinon, kiu naskis filinon.
Elektitaj planitaj konstruaĵoj
[redakti | redakti fonton]- juda orfejo (1901)
- Pluraj ludomoj kaj vilaoj en Budapeŝto
- uzino pri ĉokolado en Szerencs
- vilao de Groedel (nun sidejo de Fidesz)
- vendejego de Kánitz (nun ambasadorejo de Usono)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]-
Usona ambasadorejo (1899)
-
Navigada sidejo
-
Ludomo