George (Sud-Afriko)
George | |||
---|---|---|---|
urbeto urbego vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 6529 • 6530 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 157 394 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 2 034 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 33° 58′ S, 22° 27′ O (mapo)-33.966722.45Koordinatoj: 33° 58′ S, 22° 27′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 232 m [+] | ||
Areo | 77,4 km² (7 740 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo George, Western Cape [+] | |||
George aŭ Thembalethu estas grandurbo kaj universitata urbo en Sud-Afriko, en provinco Okcidenta Kablando. Ĝi estas populara feriejo kaj konferencejo.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 59 km²
- Loĝantaro: 235.397 (en 2012)
- Supermara alteco: 178 m
- Horzono: UTC +2 h
- Poŝtkodo: 6530
- Telefonkodo: +27(0)44
Geografio
[redakti | redakti fonton]George situas inter montoj kaj laŭoceana ebenaĵo en la suda parto de la lando. Uitenhage troviĝas 274, Port Elizabeth 289, Kaburbo 372, Durbano 929, Johanesburgo 1019, Pretorio 1074 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]George estis establita en 1776 fare de dederlandanoj por arbohakado, ĉar la lando bezonis lignojn por mebloj. Baldaŭe la britoj akiris la tutan regionon kaj en 1811 ili nomis la urbeton George (honore al Georgo la 3-a (Britio), kiu iĝis jam aparta distrikto. En 1837 la urbeto ricevis statuson municipo. En la fruaj 1900-aj jaroj oni konstruis fervojajn liniojn.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]George havas enlandan flughavenon. Estas bonaj kontaktoj helpe de aŭtovojo. Krome estas fervoja linio nuntempe kiel turisma allogo.
Klimato
[redakti | redakti fonton]En George la averaĝa temperaturo varias inter 7-25 °C. La varmo kulminas en januaro kaj februaro, malkulminas en julio kaj aŭgusto. Jare pluvas 715 mm. En ĉiuj monatoj pluvas.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- biblioteko
- muzeo
- vaportrajno
- botanika ĝardeno
- preĝejo de 1825
- preĝejo de nederlandanoj de 1842
- katedralo de Sankta Marko konstruita en 1850, kun katedralostatuso en 1911
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Angla Vikipedio
- mapo, distancoj Arkivigite je 2015-05-10 per la retarkivo Wayback Machine
- loĝantaro