Saltu al enhavo

Giorgos Seferis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Giorgos Seferis
Nobel-premiito
Persona informo
Γιώργος Σεφέρης
Naskonomo Γεώργιος Σεφεριάδης
Naskiĝo 13-an de marto 1900 (1900-03-13)
en Urla
Morto 20-an de septembro 1971 (1971-09-20) (71-jaraĝa)
en Ateno
Tombo Unua Tombejo de Ateno Redakti la valoron en Wikidata vd
Etno grekoj vd
Lingvoj grekafrancaanglamoderna greka vd
Loĝloko Pangrati vd
Ŝtataneco Grekio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Parizo 1 Panteono-Sorbono Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Giorgos Seferis
Familio
Patro Stilianos Seferiadis (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Despo Tenekidi (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Ioanna Tsatsou (en) Traduki kaj Angelos Seferiadis (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Maro Seferi (en) Traduki (1941–1971) Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Anna Londou (en) Traduki (duonfilino)
Mina Anastasiadi (en) Traduki (duonfilino) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Γιώργος Σεφέρης vd
Okupo poeto
tradukisto
diplomato
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Q15113534 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Giorgos Seferis - Γιώργος Σεφέρης, vere: G. Seferiadis (naskiĝinta la 19-an de februaro 1900 en Smirno, mortinta en la 29-a de septembro 1971 en Ateno) estis greka lirikisto.

Seferis (1921)

Li studis jurosciencon en Ateno kaj Parizo kaj iĝis diplomato ekde 1926. Tiun karieron li finis kiel ambasadoro en Londono (1957-62). Dum la germana okupo li sekvis la ekzilitan registaron en Egipton kaj Sudafrikon. Dum la 1960-aj/1970-aj jaroj li vehemente opoziciis la reĝimon militaran en sia patrujo.

Literaturhistoria graveco

[redakti | redakti fonton]

Kune kun Odysseas Elytis kaj Giannis Ritsos li plej multe influis la poetojn de la t.n. Generacio de la 1930-aj jaroj. Liaj lirikaĵoj estis unue sub la influo de la Poésie pure (precipe de Paul Valéry) kiel ankaŭ de la poezio de T.S. Eliot. Sed baldaŭ Seferis trovis propran stilon: nepatosan kaj hermetikan. Per la poemo-kolektoj Turniĝoj (1930) kaj Mythhistorima (1935) li montris novajn vojojn al la novgreka poeziarto.

En lia poezio, moderna memdifino de grekoj trovis perfektan esprimon per la unuiĝo de la beleco landa, historiaj sortobatoj kaj la rolo de kreintoj kaj transdonintoj de malnova historia heredaĵo por tuta Eŭropo.

Krome Seferis estis grava eseisto. Liaj taglibroj Tagoj (en kvin volumoj; eldonitaj en 1979) estas tipaj por la novgreka prozo.

En 1963 li iĝis la laŭreato de Nobel-premio pri literaturo.

Poeziaj kolektoj (kun titolo de la germana traduko)

[redakti | redakti fonton]
  • Wende (Στροφή/Strofí)), 1931
  • Die Zisterne (Στέρνα/Stérna), 1932
  • Mythischer Lebensbericht (Μυθιστόρημα/Mitistórima), 1935
  • Übungsheft (Τετράδιο Γυμνασμάτων/Tetrádio Jimnasmáton), 1940
  • Logbuch I (Ημερολόγιο καταστρώματος Α΄/ Imerolójo katastrómatos 1), 1940
  • Logbuch II (Ημερολόγιο καταστρώματος Β΄/ Imerolójo katastrómatos 2), 1944
  • Drossel (Κίχλη/Kíĥli), 1947
  • Logbuch III – Zypern, wohin mich das Orakel wies (Ημερολόγιο καταστρώματος Γ΄/ Imerolójo katastrómatos 3), 1955
  • Drei geheime Gedichte (Τρία κρυφά ποιήματα/Tría krifá piímata), 1966
  • Übungsheft II (Τετράδιο Γυμνασμάτων Β΄), 1976

Prozaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Essays (Δοκιμές), Band I (1936–1947), 1974
  • Essays (Δοκιμές), Band II (1948–1971), 1974
  • Essays (Δοκιμές), Band III, nachgelassene Schriften (1932–1971), 1992
  • Sechs Nächte auf der Akropolis, Roman, 1974
  • Das violette Heft. Windbuch – Wörter – Heilkräuter und Orthographisches, 1987

Taglibroj Tagoj

[redakti | redakti fonton]
  • Vol. 1: 16.02.1925–17.08.1931
  • Vol. 2: 24.08.1931–12.02.1934
  • Vol. 3: 16.04.1934–14.12.1940
  • Vol. 4: 01.01.1941–31.12.1941
  • Vol. 5: 01.01.1945–19.04.1951
  • Vol. 6: 20.04.1951–04.08.1956
  • Politika taglibro 1: 25.11.1935-07.10.1944
  • Politika taglibro 2: 13.01.1945-05.05.1952

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Z. Maurina: Die Aufgabe des Dichters in unserer Zeit. Essays mit literarischen Porträts v. Dag Hammarskjöld, Giorgos Seferis, Alexander Solschenizyn (1965)
  • M. Vitti: Ghiorgos Seferis (Florenco 1978)
  • H.-C. Günther: Giorgos Seferis. Ein Dichter der griechischen Gegenwart u. Vergangenheit (2003)