Gjon Delhusa
Gjon Delhusa | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de aŭgusto 1953 (71-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | komponisto kantisto kantotekstisto |
TTT | |
Retejo | http://www.delhusa.hu |
Gjon Delhusa [ĝon delhusa] (la nomo estas nehungara), laŭ hungarlingve kutima nomordo Delhusa Gjon estis hungara ŝlagromuzikisto (kantisto, gitaristo, komponisto, tekstopoeto). Lia kuzo estas Gábor Ihász.
Gjon Delhusa[1] naskiĝis la 9-an de aŭgusto 1953 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Gjon Delhusa devenis el varia hungara-greka-albana-germana familio. Li aĝis 18, kiam li tutlande estis konata kiel solista kantisto en hungara televizia ŝlagrofestivalo. En la sekvaj jaroj li estis sukcesa partoprenanto de similaj festivaloj en la eŭropaj socialismaj landoj, ankaŭ en Kubo. Li vivis kelkajn jarojn en Orienta Germanio. Li estas plej fama, kiel la reprezentanto por la Eŭrovido-Kantokonkurso en 1996 en Oslo. Li ricevis premiojn (ankaŭ eksterlandajn inter 1974–2005.
Elektitaj ŝlagroj [1]
[redakti | redakti fonton]- Hegyek lánya (debuta ŝlagro)
- Ébredj Albániám
- Fúj rám a szél
- Gyertyák a síron
- Küldök egy álmot
- Volt egyszer egy nyár
Aŭdu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2019-09-25 per la retarkivo Wayback Machine