Saltu al enhavo

Gnosca

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gnosca
Blazono de Gnosca
Blazono de Gnosca
Blazono de Gnosca
Gnosca
Gnosca
Gnosca
Kantono Tiĉino
Distrikto Belinzono
Komunumaro Tiĉino
Koordinatoj  46° 14′ 0″ N 9° 1′ 0″ O / 46.23333 °N, 9.01667 °O / 46.23333; 9.01667 (mapo)Koordinatoj: 46° 14′ 0″ N 9° 1′ 0″ O / 46.23333 °N, 9.01667 °O / 46.23333; 9.01667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 705
Areo 7,45 km²
Alteco 277 m super marnivelo
Poŝtkodo 6525
Komunumkodo 5006
Mapo de Gnosca
Mapo de Gnosca
Mapo de Gnosca

Gnosca estas komunumo de la komunumaro Tiĉino kaj la distrikto Belinzono en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 705 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Gnosca situas sude de la Valo de Leventina, ĉe la okcidenta bordo de la rivero Tiĉino, poriksimume 4 kilometrojn nordnordokcidente de la kantonĉefurbo Belinzono. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Gnosca en la valo la setlejoj Mondella, Pedena kaj Nàseri ĉe la norda montodeklivo de la Valo de Gnosca.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,45 km², de kiuj 77,3 estas kovritaj de arbaro, 12,1 servas por agrikulturo kaj 7,0% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

[redakti | redakti fonton]

La komunumo Gnosca limas en nordoriento al Claro, en sudoriento al Arbedo-Castione, en sudo kaj sudokcidento al Gorduno, kaj en nordokcidento al Preonzo.

Tra Gnosca pasas la kantona ĉefvojo n-ro 408 kaj la svisa aŭtovojo A2, kies plej proksima alveturejo Belinzono-Nordo situas 3 kilometrojn sudoriente de la komunumo en Arbedo-Castione. Pere de poŝtaŭtolinio de Biasca al Belinzono la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

La unua dokumenta mencio de Gnosca datiĝas el la jaro 1198 kiel Niosca. En la jaro 1198 la urbo Como kaj la katedrala kapitolo de Milano postulis la rajtojn pri Gnosca. La arbitra juĝo koncedis la preĝejojn San Giovanni kaj SS. Carpoforo e Maurizio en la Burgo Gnosca en Gorduno en la jaro 1202 al Como. En la jaro 1335 Gnosca estis menciita en la listo de la komunumoj de la Grafejo Belinzono, kun kiu ĝi en la 15-a jarcento venis sub la regado de la voktoj de la Svisa Ĵurkomunumo.[3]

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]