Grupo de elementoj (Kemio)
Aspekto
Alkalaj metaloj | Teralkalaj metaloj | Transirmetaloj | Posttransiraj metaloj | Metaloidoj |
Nemetaloj | Halogenoj | Noblaj gasoj | Lantanoidoj | Aktinoidoj |
Nuntempe ekzistas 118 konataj kemiaj elementoj, prezentantaj grandnombre malsimilajn fizikajn kaj kemiajn proprecojn. Tamen, ene de ĉi tiu diverseco, scienculoj konsideris la neceson pri uzado de nomoj por pluraj grupoj da elementoj, kiuj rivelas similajn proprecojn, aŭ ties inklinojn pri kelkaj proprecoj. Multaj el tiuj grupoj estas formale agnoskitaj de la normoj starigitaj de IUTAK. Kaj la agnoskitaj grupoj estas la jenaj:
- Grupo 1 - Alkalaj metaloj
- Grupo 2 - Teralkalaj metaloj
- Grupo 3 - Transiraj metaloj:Raraj teroj, Transiraj metaloj:lantanoidoj kaj Transiraj metaloj:aktinoidoj
- Grupo 4 - Transiraj metaloj:Tintangrupo
- Grupo 5 - Transiraj metaloj:Vanada grupo
- Grupo 6 - Transiraj metaloj:Kroma grupo
- Grupo 7 - Transiraj metaloj:Mangana grupo
- Grupo 8 - Transiraj metaloj:Fera grupo
- Grupo 9 - Transiraj metaloj:Kobalta grupo
- Grupo 10 - Transiraj metaloj:Nikela grupo
- Grupo 11 - Transiraj metaloj:Kupra grupo
- Grupo 12 - Transiraj metaloj:Zinka grupo
- Grupo 13 - Bora grupo
- Grupo 14 - Karbona grupo
- Grupo 15 - Nitrogengrupo
- Grupo 16 - Kalkogenaj
- Grupo 17 - Halogenoj
- Grupo 18 - Noblaj gasoj
Tamen, aliaj grupoj estas konsiderataj, ili estas:
- Grupo de la posttransiraj metaloj, tiel kiel Al, Ga, In, Sn, Tl, Pb, Bi, Po.
- Grupo de la metaloidoj, B, Si, Ge, As, Sb, Te, At.
- Nemetaloj pluratomaj tiaj kiaj C, P, S kaj Se.
- Nemetaloj duatomaj tiaj kiaj H, N, O, F, Cl, Br kaj I.
- Superaktinidoj, hipoteza serio da elementoj kies atomnumero varias inter 121 kaj 155.
- Altvaloraj metaloj, plurelementa grupo el neradioaktivaj metaloj kun alta ekonomia valoro.
- Kojnometaloj, pluraj metaloj uzataj por kojni monerojn, inklude de la elementoj apartenantaj al la grupo 11, Cu, Ag kaj Au.
- Platina grupo, tiel kiel Ru, Rh, Pd, Os, Ir, Pt.
- Noblaj metaloj, grupo da elementoj ĝenerale tre korodorezistaj. Kutimaj apartenantoj al tiu grupo: Ag, Au kaj la metaloj de la platina grupo
- Pezaj metaloj, grupo de elementoj konsiderataj pezaj surbaze de ties denseco, atomnombro kaj tokseco.
- Nativaj metaloj, metaloj okazantaj puraj en la naturo, inklude de noblaj metaloj kaj aliaj tiel kiel Sn, Pb, Al, Antimono, As, Bi, Cd ktp.
- Deŭterio, izotopo de hidrogeno provizita per aldona protono
- Pezaj atomoj, vorto uzata en komputada kemio por referenci ajnan elementon malsimilan ol la hidrogeno kaj heliumo.
Ajna grupo de la Perioda tabelo same estas uzebla tiurilate. Kelkfoje uzatas la gruponumero, tiel kiel la elementoj de la 14-a grupo, aŭ grupo de la karbona elemento.