Guido Maria Dreves
Guido Maria DREVES (pseŭdonime: Ulrich von der Uhlenhorst; naskiĝinta la 27-an de oktobro 1854 en Hamburgo, mortinta la 1-an de junio 1909 en Mitwitz) estis germana verkisto kaj jezuito.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Post eduko en diversaj ordenaj domoj de la jezuitoj, Dreves ekesploris en 1884 latinlingvan himnologion de Mezepoko, pro ke li komisiiĝis fare de la ordenanoj verki pri la historio de latinlingva spirituala poezio. Eĉ se li ne atingis ĉi celon (kaj fakte ne povis atingi), li tamen dum du jardekoj serĉadis tra bibliotekoj eŭropaj himnajn tekstojn (sekvencoj, tropoj, himnoj en la pli mallarĝa senco, kantoj, rimitaĵoj brevieraj, legadkantoj ktp.) kaj kolektis ĉion. La korpuson gigantan li publigkigis (kune kun Clemens Blume kaj Henry M. Bannister) ĉe Analecta Hymnica Medii Aevi[1] kun akurataj fontindikoj kaj tekstritikaj komentoj.
Diversaj kontribuaĵoj de li pri apartaj muzikhistoriaj problemoj eĉ hodiaŭ valoras. Ĝenerale, eseoj fakaj de li ne plu ol fontreferencilo estas. Poemoj kiujn li verkis sub pseŭdonimo nur historian intereson ankoraŭ havas.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Analecta hymnica Medii Aevi, vol 1-24, 26, 28, 30, 32, 35, 36, 38, 41 a b, 43, 45 a b, 46, 48, 50, 52 (1886 ss.)
- Die Hymnen Johanns von Jenstein, Prago (1886)
- Aurelius Ambrosius, der Vater des Kirchengesangs. Eine hymnologische Studie (1893)
- Godescalcus Lintburgensis, Gottschalk Mönch von Limburg a. d. Hardt und Propst von Aachen - ein Prosator des XI. Jh. (1897)
- Hymnologische Studien zu Venantius Fortunatus und Rabanus Maurus (1908)
- Ein Jahrtausend lateinischer Hymnendichtung. Eine Blütenlese, prilaboris v. C. Blume, du partoj (1909)
Fonto
[redakti | redakti fonton]Stäblein, Bruno: "Dreves, Guido" - ĉe: Neue Deutsche Biographie 4 (1959), p. 116