Saltu al enhavo

Gumiel de Izán

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gumiel de Izán
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 09370
Demografio
Loĝantaro 594  (2023) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 46′ N, 3° 41′ U (mapo)41.773611111111-3.6880555555556Koordinatoj: 41° 46′ N, 3° 41′ U (mapo) [+]
Alto 853 m [+]
Areo 75,54 km² (7 554 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Gumiel de Izán (Provinco Burgoso)
Gumiel de Izán (Provinco Burgoso)
DEC
Situo de Gumiel de Izán
Gumiel de Izán (Hispanio)
Gumiel de Izán (Hispanio)
DEC
Situo de Gumiel de Izán

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gumiel de Izán [+]
vdr
Vidaĵo de la "calle Real" kaj la turo de la preĝejo

Gumiel de Izán estas vilaĝo kaj municipo, kodo-151, en la provinco Burgoso, memstara komunumo Kastilio kaj Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Ribera del Duero, en la jurisdikcio de Aranda de Duero.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Ĝi havas areon de 75.54 km2 kun 633 enloĝantoj. Je 12 km de Aranda de Duero kaj 68 de Burgoso ĉefurbo.

Geografia situo

[redakti | redakti fonton]

Norda Aŭtoŝoseo de Madrido al Iruno.

Vilaĝo plene dediĉata al la agrikulturo, ĝi ankaŭ havas malgrandan disvolviĝantan industrion kaj vinkelojn.

Vidaĵo de la preĝejo

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • La paroĥejo:

La plej grava monumento estas la paroĥejo dediĉata al la Supreniro de laVirgulino Maria, ĝi estas en la norda flanko de la plejgranda placo.

La vilaĝo

[redakti | redakti fonton]

La municipo havas riĉan historion, granda parto estas dokumentita ĉe la Municipa Historia Arkivo kun pli ol 1000 dokumentoj inter la plej konata «Libro Becerro», kompilaĵo de la plej gravaj dokumentoj, de la ĝenerala historio de la vilaĝo; en la arkivo ankaŭ troviĝas interesaj pergamenoj, la plej antikva venas de la jaro 1184.

Gumiel de Izán havas municipan bibliotekon, municipan muziklernejon, ekspoziciejon, kulturcentron kaj sportejon.

La Urbodomo de Gumiel de Izán eldonas dumonatan revuon Nos Interesa per 550 ekzempleroj kaj estas disdonata al la vilaĝanoj kiu funkcias kiel unuigilo en la regiono.

Gumiel de Izán venas de la romia epoko. Pri la origino de ĝia nomo estis tre esplorata sensukcese ĉar ĝis nun ne estis precizigata ĉu la nomo estas romia, gota, araba aŭ eĉ eŭska.

La unua historia dokumento kie estas menciita Gumiel de Izán datumas de la jaro 1042. La araba influo en la tuta regiono kaj en Gumiel de Izán estis tre ravaj ĝis la mezo de la 15a jc. De tiu ĉi epoko ankoraŭ restas kelkaj topografiaj atestoj, internoj de la Kastelo, vinkeloj kaj galerioj, kaj super ĉio la toponimio de multnombraj lokoj. Eble Izán venas de la nomo de la unua feŭdulo de la vilaĝo ĉ. 1066.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]