Gurnigelpasejo
Gurnigel | |||
---|---|---|---|
monto • montpasejo | |||
Alteco | 1608 m | ||
Geografia situo | CH1903: 600699 / 175639 (mapo)46.7319444444447.4477777777778Koordinatoj: 46° 44′ N, 7° 27′ O; CH1903: 600699 / 175639 (mapo) | ||
| |||
| |||
Lando | Svislando | ||
Montaro | Antaŭalpoj | ||
Akvodislimo inter | Sense→Saane/Sarine kaj Gürbe→Aro | ||
Ligas | Sangernboden kaj Riggisberg | ||
Infrastrukturo | Pasejvojo kaj poŝtaŭtobuslinio | ||
Gurnigel estas montpasejo en la Bernaj Antaŭalpoj en Kantono Berno, Svislando. La pasejo ligas Friburgon kun la Berna Oberlando. La pasejkulmino situas sur alteco de 1608 m s.m.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La paseja vojo komenciĝas okcidente en la municipo Sangernboden, kiu apartenas al la komunumo Guggisberg, preterpasas la sulfurbanejlokon Schwefelberg-Bad je 1389 m s.m. por atingi post multaj kurboj la pasejkulminon je alteco de 1608 m s.m. Post la pasejkulmino oni atingas la konatan kuracbanejon Gurnigelbad je alteco de 1155 m s.m.. La paseja vojo tiam finiĝas en la setlejo Dürrbach en Rüti ĉe Riggisberg. Je la okcidenta flanko je alteco de 1491 m s.m. deiras vojo flanka tra la pasejo Schwarzenbühl al Riffenmatt-Schwendi en Guggisberg.
La pasejkulmino estas la akvodislimo inter la riveroj Sense en okcidento kaj Gürbe en oriento. Ambaŭ je la fino alfluas al Aro, Sense tamen unue tra Saane/Sarine. Nordoriente de Gurnigel fontas la rivero Schwarzwasser, kiu alfluas al Sense.
Historio
[redakti | redakti fonton]La plej malnova parto de la veturebla paseja vojo estis konstruita en 1872 je iniciato de la tiama hotelposedanto de Gurnigelbad, Johann Jakob Hauser. Ĝis la fino de la 19-a jarcento tiam sekvis la finkonstruo de la vojo ĝis Sangernboden.
Turismo kaj motorsporto
[redakti | redakti fonton]Gurnigel dum la tuta jaro estas ŝatata ekskurscelo. La motorcikla renkontiĝejo ĉe la suba Gantrisch-Kabano ĉiam marde dum la someraj monatoj allogas motorciklistojn el la tuta mondo. Unu foje jare en septembro okazas la aŭtomobila Gurnigel-Montarkonkurso. La Konkursejo komenciĝas en Dürrbach kaj la celo estas en Gurnigelbad. Tiuj montaraj konkursoj okazis inter 1910 kaj 1938 kaj denove ek de 1968.
Publika trafiko
[redakti | redakti fonton]Poŝtaŭtolinio de Riggisberg tra Sangernboden al Plaffeien kaj Schwarzenburg pasas la montpasejon trifoje tage en ambaŭ direktojn.