Gvineaj arbaroj de Okcidentafriko
Gvineaj arbaroj de Okcidentafriko | ||||
---|---|---|---|---|
ekoregiono | ||||
bioregiono [+] | ||||
|
||||
La gvineaj arbaroj de Okcidentafriko estas biodiverseco-riĉaĵejo signita de la organizaĵo Naturprotekto Internacie (angle Conservation International), kiu ampleksas zonon de tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj laŭlonge de la marbordo de Okcidentafriko, irante ekde Sieraleono kaj Gvineo okcidente ĝis Sanago en Kameruno, oriente. La Benina Senarbejo (angle : Dahomey Gap), regiono de savanoj kaj sekaj arbaroj en Togolando kaj Benino, disigas la gvineajn arbarojn en la supra-gvineajn arbarojn de la malsupra-gvineaj arbaroj.
La supra-gvineaj arbaroj etendiĝas ekde Sieraleono kaj Gvineo en la okcidento tra Liberio, Ebur-Bordo, kaj Ganao ĝis Togo en la oriento. La malsupra-gvineaj arbaroj etendiĝas orienten ekde Benino tra Niĝerio kaj Kameruno. La malsupra-gvineaj arbaroj ankaŭ etendiĝas suden preter Sanago, la suda limo de la riĉaĵejo, en suda Kameruno, Gvineo Ekvatora, Gabono, Kongo Brazavila, Kabindo, kaj Kongo Kinŝasa.
Ekoregionoj
[redakti | redakti fonton]La Monda Natur-Fonduso (WWF) subdividas la supra-gvineajn kaj la malsupra-gvineajn arbarojn en plurajn ekoregionojn :
La supra-gvineaj arbaroj, kiuj kongruas kun la tutmondaj 200-regiono gvineaj humidaj arbaroj konsistante el tri unuopaj ekoregionoj :
- Okcident-gvineaj malaltaĵaj arbaroj (Gvineo, Sieraleono, Liberio, Ebur-Bordo)
- Gvineaj montarbaroj (Gvineo, Sieraleono, Ebur-Bordo)
- Orient-gvineaj arbaroj (Ebur-Bordo, Ganao, Togo, Benino)
- Nigeriaj malaltaĵaj arbaroj (Togo, Niĝerio)
- Niĝer-deltaj marĉarbaroj (Niĝerio)
- Kros-niĝeraj transiraj arbaroj (Niĝerio)
- Marbordaj arbaroj de Kros-Sanago-Bioko (Niĝerio, Kameruno, Ekvatora Gvineo)
- Kamerunaj montarbaroj (Niĝerio, Kameruno)
- Monto-kamerunaj kaj biokaj montarbaroj (Kameruno, Ekvatora Gvineo)
- Humidaj malaltaĵaj arbaroj de Sao-Tomeo kaj Principeo (Sao-Tomeo kaj Principeo)
- Atlantik-marbordaj ekvatoraj arbaroj (Kameruno, Gvineo Ekvatora, Gabono, Kongo Brazavila, Kabindo kaj Kongo Kinŝasa)