Hauptwil-Gottshaus
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Hauptwil (stacidomo). |
Hauptwil-Gottshaus | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Turgovio |
Distrikto | Weinfelden |
Koordinatoj | 47° 28′ 0″ N 9° 17′ 0″ O / 47.46667 °N, 9.28333 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 28′ 0″ N 9° 17′ 0″ O / 47.46667 °N, 9.28333 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1802 |
Areo | 12,5 km² |
Alteco | 550 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 9213 |
Komunumkodo | 4486 |
Pri la komunumo
[redakti | redakti fonton]Hauptwil-Gottshaus estas komunumo de la distrikto Weinfelden (ĝis la 31-a de decembro 2010 de la distrikto Bischofszell) en Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 1802 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Hauptwil-Gottshaus situas ĉe la suda bordo de la rivero Sitter nordokcidente de Sankt-Galo. La komunumo konsistas el tuta aro da izolitaj setlejoj kaj la municipoj Hauptwil, Gottshaus kaj St. Pelagiberg.
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]Hauptwil-Gottshaus limas en nordo al Zihlschlacht-Sitterdorf kaj Muolen (Kantono Sankt-Galo), en oriento al Häggenschwil (Kantono Sankt-Galo), en sudo al Waldkirch (Kantono Sankt-Galo), kaj en okcidento al Bischofszell.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]La municipo Hauptwil disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Sankt-Galo al Weinfelden.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Gottshaus datas jam el la 2-a duono de la 13-a jarcento, tiu de Hauptwil kiel Hoptwill el la jaro 1413 .
La hodiaŭa komunumo Hauptwil-Gottshaus estiĝis en la jaro 1996 per la kunigo de la tiama komunumo Hauptwil kaj ties municipoj kun la komunumo Gottshaus.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de la komunumo Hauptwil-Gottshaus
- Hauptwil-Gottshaus en la Historia Leksikono de Svislando
- Hauptwil en la Historia Leksikono de Svislando
- Gottshaus en la Historia Leksikono de Svislando
|
|