Saltu al enhavo

Heliuma-neona lasero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Heliuma-neona lasero en funkciado, kurento 6.5 (miliamperoj, mA)

Heliuma-neona lasero estas gasa lasero kiu plejparte elsendas ruĝan lumon. Ĝi estis evoluigita en 1960 fare de la irana fizikisto Ali Ĝavan (perse علی جوان, angle kaj en iuj aliaj eŭropaj lingvoj literumate Ali Javan, 1926-2016) kune kun la usonanoj William Ralph Bennett (1930-2008) kaj Donald Richard Herriott (1928 -2007).[1] Temis pri la unua lasero kiu produktis lumon en kontinua operacio[2]. Tamen, la unua lasero realigita sep monatojn pli frue fare de la usonano Theodore Maiman (1927-2007), rubena lasero, produktis pulsitan laseran lumon.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. biografio de Ali Ĝavan en la retejo azer.com (angle)
  2. A. Javan, W. R. Bennett, D. R. Herriott: artikolo "Population Inversion and Continuous Optical Maser Oscillation in a Gas Discharge Containing a He-Ne Mixture" en la bulteno Physical Review Letters, volumo 6, nombro 3, februaro 1961, paĝoj1 06–110, COI:10.1103/PhysRevLett.6.106 (angle)