Henriko la 1-a (Francio)
Henriko la 1-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
Reĝo de la Frankoj | |||||
Regado | 1031 - 1060 | ||||
Antaŭulo | Roberto la 2-a | ||||
Sekvanto | Filipo la 1-a | ||||
Persona informo | |||||
Henri Ier de France | |||||
Naskiĝo | 4-an de majo 1008 en Reims, Reĝlando Francio | ||||
Morto | 4-an de aŭgusto 1060 (52-jaraĝa) en Vitry-aux-Loges, Reĝlando Francio | ||||
Mortis per | Retina disiĝo vd | ||||
Tombo | Baziliko de Saint-Denis vd | ||||
Lingvoj | latina • malnovfranca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Rektaj kapetidoj vd | ||||
Patro | Roberto la 2-a de Francio vd | ||||
Patrino | Konstanca de Arles vd | ||||
Gefratoj | Roberto la 1-a de Burgonjo, Hugh Magnus (en) , Hedwig of France, Countess of Nevers (en) kaj Adela of France (en) vd | ||||
Edz(in)o | Anna de Kievo (1049 (Gregoria), 1051 (Gregoria), 1044 (Gregoria)–1060 (Gregoria)) Matilda de Frislando vd | ||||
Infanoj | Filipo la 1-a ( Anna de Kievo) Hugh I, Count of Vermandois (en) ( Anna de Kievo) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Henriko la 1-a (naskiĝis la 4-an de majo 1008 - mortis la 4-an de aŭgusto 1060) estis la reĝo de Francio ekde 1031 ĝis 1061. Li estis la tria reĝo de la kapetida dinastio, kaj estis la filo de la reĝo Roberto la 2-a la Pia kaj de Konstanca de Arles. La reĝado de tiu batalema, kverelema reĝo estis plena je multmortaj bataloj. Li perdis Burgonjon kaj kompense nur akiris la regionon de Sens.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Henriko estis kronita la 14-an de majo 1027 en Reims, kvankam lia patro estis ankoraŭ vivanta. Li heredis la tronon en 1031, sed devis alfronti la malkonsenton de sia propra patrino kaj de la gravaj nobeloj de la reĝlando, kiuj preferis lian duenaskitan fraton Roberton la 1-a de Burgonjo. Henriko la 1-a estis subtenita de la Sankta Romia Imperio kaj de la duko de Normandio. Por ĉesigi la militon, Henriko devis cedi al sia frato la duklandon de Burgonjo.
La reĝo Henriko estis cetere la zorganto de la juna, estonta Vilhelmo la Konkerinto, duko de Normandio. Lin li unue subtenis kontraŭ liaj vasaloj, ekzemple okaze de la batalo de Val-ès-Dunes. Henriko kaj Vilhelmo sekve malamikiĝis : Vilhelmo venkis Henrikon dum la batalo de Mortemer en 1054, kaj denove kvar jarojn poste en Varaville.
Henriko fianĉiĝis al iu Matilda (ĉ. 1027 - 1034), filino de la imperiestro Konrado la 2-a, sed ŝi mortis tre junaĝe. Ĉirkaŭ la jaro 1043, Henriko edziĝis kun Matilda de Frislando (1027-1044), filino de Luidolfo de Frislando. En 1051, li reedziĝis kun Anna de Kievo, filino de Jaroslavo la 1-a. Ilia plejaĝa filo Filipo estis asociita al la trono ekde 1059 kaj sekve heredis la kronon kiel Filipo la 1-a.
Henriko la 1-a mortis la 4-an de aŭgusto 1060 en Vitry-aux-Loges, apud Orleano.
Geinfanoj
[redakti | redakti fonton]- Filipo la 1-a (1052-1108)
- Roberto (1054-1063)
- Emma (1055-1109)
- Hugo (1057-1102), grafo de Vermandois, edzo de Adelajda de Vermandois
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Historio de Francio - Kapetidoj - Valois - Burbonoj - Bonaparte |