Henry Boardman Conover
Aspekto
Henry Boardman Conover | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Henry Boardman Conover | ||
Naskiĝo | 18-an de januaro 1892 en Ĉikago | |
Morto | 5-an de majo 1950 (58-jaraĝa) en Ĉikago | |
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | |
Mortis per | Pneŭmonito vd | |
Tombo | Graceland Cemetery (en) 41° 57′ 34″ Nordo 87° 39′ 31″ Okcidento / 41.959481 °N, 87.658517 °U (mapo) vd | |
Ŝtataneco | Usono vd | |
Alma mater | Yale School of Engineering & Applied Science (en) Sheffield Scientific School (en) The Hill School (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | ornitologo zoologo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Henry Boardman Conover (18a de januaro 1892 – 5a de majo 1950) estis usona militisto kaj amatora ornitologo.
Conover naskiĝis en Ĉikago kaj studis ĉe la Sheffield Scientific School en Yale. Li havis intereson en natura historio jam junaĝe, kaj kolektis birdospecimenojn. En 1920, li veturis al Venezuelo kun Wilfred Hudson Osgood kiel kolekta veturado por la Muzeo Field de Ĉikago. Ili revenis al Sudameriko en 1922, kaj vizitis Ĉilion kaj Argentinon. En 1926, Conover veturis al Orienta Afriko.
Conover donacis sian kolekton de specimenoj, ĉefe de ĉasbirdoj, al la Muzeo Field. Li ege kontribuis al la verko de Carl Edward Hellmayr nome The Catalogue of Birds of the Americas.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- (1951) “Boardman Conover, 1892–1950”, Auk 68 (1), p. 17–23. doi:10.2307/4080793.