Huatanay
Huatanay | |
---|---|
fluanta akvejo | |
Bazaj informoj | |
Fluo | |
Enfluejo | en la riveron Urubamba |
Geografio | |
Landoj | Peruo |
Regionoj | Regiono Kusko |
La rivero Huatanay (Ŭatanaj) estas rivero en la provincoj Kusko kaj Kispikanĉi en la Regiono Kusko, Peruo. Ĉe la elfluo estas la urbo Kusko kaj ĝi konstituas la ĉefan riveron de la valon de Kusko[1] kaj formas sian propran subbasenon ene de la baseno de la rivero Vilkanota ricevante alfluantoj Saphy kaj Tullumayo kiu trapasas la historian kernon de Kusko.[2]
Fluejo
[redakti | redakti fonton]La rivero havas sian fluejon en la riveroj Ĉokko kaj Huankaro kaj fluas 38 kilometrojn oriente-okcidenten ĝis sia elfluado en la rivero Vilkanota ĉe la loĝloko Huambutio en la Distrikto Lukre en la provinco Kispikanĉi. Li ricevas alfluon de 13 permanentaj riveroj:[3]
- Saphy
- Tullumayo
- Huancaro
- Chocco
- Sipaspujio
- Sajramayo
- Cachimayo
- Hullcarpay
- K'ayra
- Huaccoto
- Huasao
- Tipón
- Lucre.
Uzado
[redakti | redakti fonton]En la rura parto de sia fluejo, la akvo de Huatanay estas uzitaj por irigacio de kultivoj. En la urbaj zonoj tamen la akvo estas uzitaj por lavado de vestaĵoj.[4] Aldone, la rivero ricevas la alfluon de uzitaj akvoj kiuj devenas de la urbo Kusko kaj de aliaj urbaj setlejoj en totalo de 2'022,279 m³.[5] Pro tio, la poluado de la rivero Huatanay konstituas ĉefan priokupon de la lokaj registaroj.[6][7]
Notoj
[redakti | redakti fonton]Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Mendivil Riveros, Raúl (2002). Gestión del agua en la cuenta del río Huatanay y la concertación para el tratamiento de problemas ambientales. Konsultita la 19an de septembro 2020.
- Calvo Mamani, Jhanet; Polo Dolmos, Zarela (2017). Evaluación de la contaminación del río Huatanay - Provincias de Cusco y Quispicanchi (Licenciatura). Universidad Nacional San Antonio Abad del Cusco. Konsultita la 25an de novembro 2019.