Ilija Ivezić
Ilija Ivezić | ||
---|---|---|
Ilija Ivezić
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 20-an de julio 1926 en Ričice, Gračac, Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj | |
Morto | 14-an de aprilo 2016 en Zagrebo | |
Lingvoj | kroata vd | |
Ŝtataneco | Kroatio vd | |
Profesio | ||
Alia nomo | Elija Ivejić | |
Okupo | teatra aktoro filmaktoro vd | |
Aktiva dum | 1961 - nuntempo | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Ilija IVEZIĆ naskiĝis la 20-an de julio 1926 en kroata urbo Ricice. Li komencis sian karieron sur teatraj scenejoj en Zagrebo, Splito kaj Zadar. Sed lia persona pasio estis filmo; li rolis en 70 filmoj. Plimulte temis pri jugoslavaj filmoj, danke al roloj en filmoj de May li sukcesis ricevi rolojn ankaŭ en projektoj de internacia kunprodukto. Ivezić restis aktiva aktoro ankaŭ post disfalo de Jugoslavio.
Ĉe filmoj de May Ivezić aperis tuj en La trezoro sur Arĝenta lago kiel Hilton, anstataŭanto de Cornel (Herbert Lom). Unu jaron poste li rolis en Winnetou I surflanke de Mario Adorf. En 1964 li estis en Winnetou II apud Anthony Steel kiel bandito Red. En filmo Inter vulturoj li prezentiĝis kiel Jackie. En Petrola princo li rolis Webster-on, en Winnetou III Clark-on, akompananton de Rollins (Rik Battaglia).