József Engel (negocisto)
József Engel | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de novembro 1851 en Pécs |
Morto | 25-an de novembro 1939 (88-jaraĝa) en Pécs |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | muzikologo entreprenisto komponisto artkolektanto |
József Engel [jOĵef], laŭ hungarlingve kutima nomordo Engel József estis hungara negocisto, kritikisto, germanlingva verkisto, mecenato, artkolektisto. Lia nobela antaŭnomo estis jánosi, lia pseŭdonimo estis J. E. de Sinoja.
József Engel [1] naskiĝis la 21-an de novembro 1851 (la naskiĝtago diferencas laŭ biografioj!) en Pécs, li mortis la 25-an de novembro 1939 en Mecsekjánosi (nun urboparto de Komló).
Biografio
[redakti | redakti fonton]József Engel devenis el juda familio. Li frue interesiĝis pri la muziko, li aĝis 14, kiam lia muzika kritiko aperis en Vieno. Pro volo de la familio li frekventis kutimajn komercistajn lernejojn, sed supozeble iomete li lernis ankaŭ muzikon. Post lernado paŝo post paŝo li transprenis la familiajn entreprenojn (ligna industrio, baldaŭ karbominejo, eĉ loka fervojo). Ekde 1870 li longe estis korespondanta kritikisto de 2 gazetoj en Lejpcigo. Libertempe li verkadis germane, unufoje li komponadis, krome li kolektis artaĵojn kaj malnovajn presaĵojn. Li ricevis la titolon kortega konsilisto. Li havis edzinon, kiu naskis 2 filojn.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Das Judentum in der Musik (eseo, 1869)
- Die Marranen (tragedio, 1900)
- Im Beichtstuhl (tragedio, 1903)
- Der Kabbalist (tragedio, 1909)
- Das Antisemitentum in der Musik (1933)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-09-24. Alirita 2019-05-19 .