Jan Šlechta ze Všehrd
Jan Šlechta z Všehrd | ||
---|---|---|
Kostelec nad Labem, urbo kie li vivis siajn lastajn jarojn.
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 24-a de januaro 1466 en Blevice, nuna urboparto de Lidice | |
Morto | 29-a de aŭgusto 1525 en Kostelec nad Labem | |
Alma mater | Universitato de Prago | |
Profesio | ||
Okupo | filozofo diplomato vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Johano ŜLEĤTA (1466-1525) estis ĉeĥa humanisto, filozofo kaj diplomato. Li studis en la Universitato de Prago, kie Gregorio de Prago (1440-1511) estis lia profesoro kaj li ricevis sian bakalaŭrecon en 1484. Li apartenis al la nukleo da humanistoj kiuj vizitadis la humanisman societon, fondita de Konrado Seltis (1459-1508), la "Sodalitas Litterarum Hungaria" aŭ Hungara Beletra Societo.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Kiam li estis dudekjara, li eniris serve de Vladislao la 2-a Jogajlido (1456-1516) kiel sekretario kaj reĝa kanceliero. Kiel katoliko li estis akra kontraŭulo de la ordeno Unueco de fratoj kaj kiel parolflua oratoro, li plurfoje estis komparita al Cicerono. En la kortego de Buda, li apartenis al la rondo de la humanistoj tiel kiel Bohuslavo Lobkovic de Hasenŝtejno (1461-1510), Aŭgusteno de Moravio (1467-1513), Konrado Celtis (1459-1508), Stanislav Thurzo (1470-1540) kaj Ĝirolamo Balbi (1450-1535).
En 1504, li lasis la kortegon por ekloĝi en siaj propraĵoj. Li ŝatadis literaturon kaj havis grandan bibliotekon kiu estas vendita post lia morto. El lia verkaro restar nur fagmentoj el liaj poemoj aŭ parto de lia korespondaĵo kun Erasmo de Roterdamo (1467-1536), Řehoř Hrubý z Jelení (1460-1514)[1], patro de Sigismund Gelenius (1497-1554), kaj Viktorin Kornel ze Všehrd (1460-1520). Lia plej grava filozofia verko: Mikrokosmo, perdiĝis. En tiu libro, laŭ informo de Marsilio Ficino (1433-1499), li asertas ke la eta homa mondo estas kreita tute analoga al la granda mondo de Dio. Lia tombo lokiĝas en la Preĝejo de Sankta Marteno, en Kostelec nad Labem. La helenisto Václav Písescky[2] (1482-1511) estis mentoro de liaj filoj.
Selektita verkaro
[redakti | redakti fonton]- Mikrokosmus, platona verko pri la du naturoj de homo, spirita kaj fizika 1490
- Oratio De Beneficiis Parentum Et Modis Referendae Gratiae, Ladislaus Leonhardus, Burianus Sslechta, Johan-Henricus Alstedius, Andreas Ambrosius, Johannes-Jacobus Hermannus, Adamus Leonhardus, Johannes Theodorus, 1612
- De saecularibus liberalium artium in Bohemia et Moravia fatis commentarius ..., 1788, Faustinus Prochaska
- Dva listáře humanistické : I. Dra Racka Doubravského, II. M. Václava Píseckého, s doplňkem listáře Jana Šlechtý ze Všehrd. Vydal Joseph Truhlář, ..., Racek Doubravski, Václav Písecký (Šlechta de Všehrd.), 1897, Jan Slechta
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Personensuche Arkivigite je 2015-02-15 per la retarkivo Wayback Machine
- Virtual International Authority File
- Lot-tissimo[rompita ligilo]
- Acta litteraria Bohemiæ et Moraviæ, recens. atque ed. A. Voigt, Nikolaus Voigt
- Mattia Corvino e Firenze: Arte e Umanesimo alla corte del re di Ungheria, Péter Farbaky, Dániel Pócs, Magnolia Scudieri, Lia Brunori, Enikõ Spekner, András Végh
- The Roman Monster: An Icon of the Papal Antichrist In Reformation Polemics, Lawrence P. Buck
- Contemporaries of Erasmus: A Biographical Register of the ..., Volumes 1-3, Peter G. Bietenholz, Thomas Brian Deutscher
- Nacia ĉeĥa humanismo Arkivigite je 2015-02-19 per la retarkivo Wayback Machine
- Renesanca filozofio
- Jahrbuch für Europäische Geschichte 3 - 2002., Heinz Duchhardt
- Dějepis literatury československé staré a střední doby, Karel Sabina
- Schubert's Late Lieder: Beyond the Song-Cycles, Susan Youens
- Tsjechisch 3. Literatuur voor Nederlandstaligen, Jindrich Kasal
- Rupert Přecechtěl, 1872
- Praha - Vyšehrad
- Vyšehradský hřbitov - Slavín
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Osobnosti.cz
- ↑ Václav Písescky. Arkivita el la originalo je 2015-02-19. Alirita 2015-02-18 .