Janus Pannonius
Janus Pannonius | |||||
---|---|---|---|---|---|
episkopo de Pécs | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 7-an de septembro 1434 en Čazma | ||||
Morto | 5-an de aprilo 1472 (37-jaraĝa) en Medvedgrad | ||||
Tombo | Katedralo de Pécs vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | latina • hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario Kroatio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Padovo - kanona juro (–1458) vd | ||||
Familio | |||||
Parencoj | János Vitéz (patrina onklo) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto episkopo humanisto katolika episkopo diplomato katolika sacerdoto juĝisto verkisto tradukisto vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | De morte Barbarae ❦ Laus Andreae Mantegnae pictoris ❦ De se aegrotante in castris ❦ Italicarum principi divae Faeroniae elegia ❦ Ad animam suam vd | ||||
| |||||
episkopo de Pécs/Fünfkirchen | |||||
Dum | 1459–1472 | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Janus Pannonius, [1] hungare Csezmicei János estis kroata-hungara poeto, episkopo, ambasadoro kaj politikisto en Hungara reĝlando, kiu latine verkis. Lia onklo estis János Vitéz.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Li naskiĝis la 29-an de aŭgusto 1434 en Čazma tiutempe nomata ankaŭ "Csezmice" [ĉezmice]. La junulo frekventis lernejojn en Italio, kie frue iĝis talento. En 1454 li lernis juron en Padovo, poste hejmenvenis en la reĝan korton, ĉar la nova reĝo Matiaso la 1-a kolektis sciencistojn, artistojn kaj similajn. Helpe de sia parenco li akiris gravajn postenojn, fine iĝis episkopo de Pécs, tamen en siaj poemoj li rifuzis la religion. Tuberkulozo atakis lin en 1466. Malsane li aliĝis al komploto kontraŭ Matiaso. En 1471 li retiriĝis al Pécs, poste komencis rifuĝi al Italio, sed dumvoje li mortis la 27-an de marto 1472 en Medvedgrad, en Kroatio.
Oni trovis lian tombon en 1991 en kelo de katedralo de Pécs. Ĉiuj poemoj estas tradukitaj hungaren, kelkaj Esperanten. Kaj la hungaroj, kaj la kroatoj taksas lin alte.
En Esperanto aperis
[redakti | redakti fonton]- en Hungara Antologio, 1983: 8 poemoj
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungara Vikipedio
- hungarlingva biografio