Jean Riolan la Juna
Ioannes Riolanus Junior (1577-1657) | ||
---|---|---|
"Schola anatomica", verko de Jean Riolan la Juna, publikigita en 1604.
| ||
Persona informo | ||
Jean Riolan | ||
Naskiĝo | 20-an de februaro 1577 en Parizo, Francio | |
Morto | 19-an de februaro 1657 en Parizo, Francio | |
Lingvoj | franca • latina vd | |
Ŝtataneco | Francio vd | |
Alma mater | Universitato de Parizo Kolegio de Francio Ĝardeno de la Plantoj (Parizo) | |
Familio | ||
Patro | Jean Riolan (mul) vd | |
Profesio | ||
Okupo | anatomo profesoro kuracisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Jean RIOLAN la Juna, memkromnomita Joannes Antarvetus filo de Jean Riolan estis franca botanikisto, anatomo kaj profesoro pri farmacio, medicino kaj anatomio, kiu defendis la doktrinon de Hipokrato kontraŭ la samtempaj alkemiistoj kaj verkis sennombrajn raportojn pri anatomio kaj medicino. Li estis homo kun granda erudicio kaj konatas pro sia opozicio pri la teorio de la sangocirkulado. Li estis privata kuracisto de Henriko la 4-a (1553-1610) kaj Ludoviko la 13-a (1601-1643).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li enskribiĝis ĉe la Universitato de Parizo en 1602, diplomiĝinte la 31-an de majo 1604 kaj doktoriĝinte la 1-an de julio 1604. Preskaŭ dum sia tuta vivo li estis persona kuracisto de Maria de Mediĉo (1575-1642). Li ankaŭ estis tre influa figuro ĉe la "Fakultato de Medicino en Parizo". Li estis unu el la ĉefpropagandistoj de la instruo de Klaŭdo Galeno, impete kontraŭbatalante iatrokemion.
Li havis kontrastajn vidojn pri la teorio de William Harvey (1578-1657) de la sangocirkula sistemo. Riolan kredis, ke sango cirkulis tra la sangaj vazoj ĝis la ekstremaĵoj de la korpo kaj revenis al la koro nur du aŭ tri fojojn tage. Li ankaŭ deklaris ke la sango leviĝis kaj malsupreniris ene de la vejnoj kaj ke ĝi estis ricevita kiel manĝaĵo fare de la malsamaj partoj de la korpo. Riolan ankaŭ ne kredis ke la koro movis la sangon, kaj anstataŭe li proponis ke la sango tenis la koron moviĝi, analoge al kiel akvo turnas muelejon.
Riolan havis aliajn malkonsentojn kun Harvey, kiel ekzemple super la rolo de la hepato kiel organo kiu produktas sangon. Li estis kontraŭ la praktiko de vivisekcio, deklarante ke perfortaj kaj doloraj mortoj suferspertitaj de esplorbestoj metis ilin en nenormalan staton, kondukante ilin al malĝustaj teorioj pri la funkcieco de sanaj bestoj.
Riolan kritikis Thomas Bartholin pri la demando rilate al la eltrovo de la sciencisto de la limfa sistemo. Liaj plej konataj verkoj estas "Anthropographie" (1618), disertaĵo pri homa anatomio, kaj Opuscula anatomica (1649), kie li kritikas la ideojn de Harvey pri la kardiovaskula sistemo.
La eponimo "Riolana anastomozo" estis nomita omaĝe al li, rilatigante la arterian mezenteran ligon inter la supraj kaj malsupraj mezenteraj arterioj. La marĝenaj fibroj de la palpebra muskolo de la okulglobo estas konataj kiel "muskolo de Riolan'". La kremastra muskolo ankaŭ estas eponimo kreita por honori lin. En 1626, li faris peton por la kreado de la Botanika Ĝardeno en Parizo, kiu estis rajtigita fare de Ludoviko la 13-a, Reĝo de Francio. Riolan ankaŭ estis kritikita fare de Domenico Marchetti (1626-1688), posteulo de Johann Vesling (1598-1649) ĉe la Universitato de Padovo kaj profesoro de Thomas Bartholin.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Ad Ferneli Librum de elimentis Commentarius, 1576
- Vniuersae medicinae compendia, 1598
- Opuscula metaphysica, 1598
- Praelectiones in libros Physiologicos et de Abditis rerum caussis ..., 1601
- De abditis rerum caussis, 1601
- Ioannis Riolani Ambiani Medici Parisiensis Viri Clarissimi Ad Stvdiosos Verae Medicinae, 1603
- Brevis excursus in Battologiam Quercetani quo Alchymiæ principia funditus diruuntur, 1604
- Animadversiones in Ioannis Antarveti ... Apologiam pro iudicio Scholæ Parisiensis, de alchymia, 1604
- Comparatio veteris medicinæ cum nova, Hipocraticæ cum Hermetica, Dogmaticę cum Spagyrica, 1605
- De monstro nato Lutetiae anno 1605 disputatio philosophicae, 1605
- De monstro nato Lutetiæ anno Domini, 1605
- Schola anatomica, 1607
- Opera omnia, 1610
- Opera cum physica, tum medica, 1611
- Osteologia, Jacques Dubois, Claudius Galenus, 1613
- Anthropographia, et osteologia, 1618
- Universae medicinae compendium, 1626
- Artis medicinalis theoreticae et practicae ... Systema, Emmanuel Stupanus, 1629
- Morborum curandorum ratio generalis particularis, 1629
- Encheiridium anatomicum et pathologicum, 1649
- Opuscula anatomica, Joannes Wallaeus, 1649
- Experimenta nova anatomica, 1654
- Responsiones duae prima ad Experimenta nova Joannes Pecqueti, 1655
- Digressio de vera, unica, & proxima causa febrium, 1660
- Querimonia Nobilissimi Visceris Cordis, Querimoniae Hepatis, Georg Seger, 1661
- Enchiridium anatomicum et pathologicum, 1677
- Opera anatomica vetera, 1649
- Exercitatio anatomica de motu cordis et sanguinis in animalibus, 1737
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Jacobus Sylvius (1478-1555)
- Jean Fernel (1497-1558)
- Jean Héroard (1551-1628)
- Henriko la 4-a (1553-1610)
- André du Laurens (1558-1609) unua kuracisto de Henriko la 4-a (Francio)
- Gaspard Bauhin (1560-1624)
- Adrianus Spigelius (1578-1625)
- William Harvey (1578-1657)
- Guy de La Brosse (1586-1641) franca botanikisto kaj apotekisto
- Marin Cureau de La Chambre (1594-1669) franca kuracisto kaj filozofo
- Johann Vesling (1598-1649) germana kirurgo kaj anatomo
- Ludoviko la 13-a (1601-1643)
- Guy Patin (1601-1672)
- Johannes Wallaeus (1604-1649) nederlanda kuracisto
- Thomas Bartholin (1616-1680)
- Rasmus Bartholin (1625-1698)
- Domenico Marchetti (1626-1688) itala kuracisto
- Louis-Marie Prudhomme (1753-1830) franca ĵurnalisto