Saltu al enhavo

Jimmie Higgins

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jimmie Higgins
Jimmie Higgins
Jimmie Higgins
Aŭtoro Upton Sinclair
Eldonjaro 1934
Urbo Parizo
Eldoninto SAT
Paĝoj 372
vdr

Jimmie Higgins estas anglalingva romano de Upton Sinclair, tradukita de Karl Fröding kaj eldonita de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) el Parizo, en la jaro 1934. Ĝi ampleksas 372 paĝojn.

Citaĵo
 En la lasta tempo ni kutimiĝis al apero de plurcentpaĝaj romanoj, bone tradukitaj, presitaj, kaj binditaj. Valoraj libroj tiom torentas el niaj eldonejoj, ke ni ne piu salutas ĉiun kun hurao, sed simple kritikas la erarojn. “J.H.” apartenas al tiu kategorio. Longa, klasbatala romano, kies komenco iom tedas pro tro seka politikaĵo, sed kies ĉiu ĉapitro pli kaj pli absorbas, ĝis la harstariga, apenaŭ tolereble terura finĉapitro. Tra la tuto martelas socialistaj logiko, ironio, kaj heroeco, miksitaj kun speco de religia mistiko. Temas pri la poioma kontraŭvola evoluo de malpatriota usona laboristo al fervora frontsoldato, kiu tamen ene ĉiam retenas siajn idealojn; pri lia ofta malliberiĝo, liaj psikaj dilemoj, senreviĝo, “perfido' al la armeo, kaj freneziĝo kaŭze de duonoficiala torturado. Ĝi donas instruan bildon pri la tiamaj konfliktoj en Usono inter militistoj kaj pacifistoj.

Kelkaj scenoj forte frapas : la detruo de lia domo per bomb-eksplodo kaj la posta trovo de la ŝtrumpita gambo de lia edzino; lia amuza kaj kuraĝa konversacio kun la angla reĝo; lia agonio ĉe la fronto kaj en usona torturĉelo. Elstaras kelkaj filozofaĵoj : “Unu homo ne povas kontraŭbatali tutan komunumon, ne pensante kelkfoje, ke eble la komunumo estas iel prava” ; “Pro kio batali por demokratio eksterlande, se oni devas fordoni ĉiun parton da demokratio hejme por gajni la batalon ?” Sed kial, kial germano tradukis anglalingvan romanon ? Generale li bone sukcesis, sed foje li mistrafis la sencon de nacia idiotismo. Ekz., nelonge devus esti ne plu ; subjekto (temo) ; centfojojn tiom multe kiel (centoble pli multe ol). Aliaj anglismoj: Vi havos lin fendanta la krurojn, praktike la sama (preskaŭ), kion diablo mi volas kum via malnova graflando ?, ŝraŭbi la vizaĝon (tordi). Kio estas stebliniaj sciuroj? Ĉu rigiduloj estas stiffs? Ĉu eblas ĵeti okulojn al iu? Eĉ pli ĝena estas mistransskibro de anglaj nomoj: „Mike — Mighaelo, Chalmers — Celmers, Harrod — Herod, Gerrit — Geriti. D-ro Service subite fariĝas D-ro Servo sen klarigo. Ĉu la nomo Ŭol Strit kaj ĝia derivaĵo Ŭolstrita plaĉas alvi? Fi! Kial la esp. publiko ne povu toleri nacian nomon nebuĉitan same bone, kiel ĝin toleras la ordinara publiko ?

Ne mankas gramatikaj eraroj: onies, alies, aliel, da la ; kaj strangaj vortoj : malgrata, gasoleo (petrolo), ŝiamio, pseŭdopodio, stenografino (~istino) ; kaj dubebonaj neologismoj : ekskavatoro, ekvivokisto (nebelaj), kamiono, pajo (ne sufiĉe internaciaj). Ankaŭ preseraroj
— REVILO. La Brita Esperantisto - Numero 353, Septembro (1934)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]