Johano Skylitzes
Aspekto
Johano Skylitzes | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1039 |
Morto | 30-an de novembro 1100 (61-jaraĝa) |
Lingvoj | mezepoka greka |
Ŝtataneco | Bizanca imperio |
Okupo | |
Okupo | historiisto verkisto |
Joanis SKYLITSIS (ankaŭ SKYLITZIS aŭ SKYLITZES) estis kronikisto vivinta fine de la 11-a jarcento, kiu verkis ilustritan kronikon pri historio de la Bizanca imperio, ĝenerale konatan sub la nomo Kodekso Skylitzis, kies bildoj konsistigas valoran dokumentfonton al la historiistoj.
Ĝi estis verkita en la helena lingvo, sed havas la latinan titolon Synopsis Historiarum (sinoptiko de historio) kaj raportas pri eventoj el la tempo inter 811 kaj 1057. El ĉiuj kopioj iam ekzistintaj restas nur unu, ne tute kompleta, en la nacia biblioteko de Madrido; ĝi enhavas 574 bildojn, probable malpli ol la originalo.