Johnny Hallyday
Johnny HALLYDAY (franca elparolo: [dʒɔni alide], veranome Jean-Philippe Smet prononco [ʒɑ̃ filip smɛt], naskiĝinta la 15-an de junio 1943 en Parizo, mortinta la 6-an de decembro 2017 en Marnes-la-Coquette) estis franca kantisto kaj aktoro.
Post preskaŭ 50-jara kariero, Johnny Hallyday estis unu el la plej konataj franclingvaj kantistoj. Li vendis ĉirkaŭ 60 milionojn da diskoj.[1] Li gajnis 39 orajn diskojn, 18 platenajn kaj 5 Victoires de la musique (Venko de muziko). 17 milionoj da spektantoj venis vidi liajn koncertojn dum liaj 100 turneoj en Francio kaj Eŭropo.
Kiam li komencis kanti (en 1960-jardeko), Johnny Hallyday inspiriĝis de siaj usonaj idoloj kaj enkondukis rokenrolon en Francio. Li surbendigis ĉirkaŭ mil kantojn, inkluzive de 250 adaptaĵoj. Li mem komponis iom pli ol cento da kanzonoj de sia kantaro. Lia verkaro rimarkindas pro lia scena ĉeesto, ellaboritaj surscenigoj kaj potenca voĉo.
Lia internacia kariero neniam vere prosperis kaj, malgraŭ kelkaj koncertoj eksterlande en la jaroj 1960 ĝis 1970, kaj koncerto en Las Vegas en 1996, li estis preskaŭ nekonata ekster Francio, Benelukso kaj Svislando.
Geedziĝoj kaj infanoj
[redakti | redakti fonton]Hallyday edziĝis je la 12-a de aprilo 1965 en Loconville kun Sylvie Vartan, kantistino de bulgara deveno. Ili ekhavis je la 14-a de aŭgusto 1966 filon, David Michael Benjamin Smet, alinome David Hallyday (pliposte ankaŭ aktiva kiel kantisto). Johnny uzis pli da tempo por sia muzika kariero ol por sia familio. Tamen Hallyday kaj Vartan estis vidataj kiel 'ora paro' de ilia generacio. Ili divorcis je la 4-a de novembro 1980.
Hallyday edziĝis je la 1-a de decembro 1981 kun la modelo Elisabeth Etienne, ankaŭ foje nomata Babeth. Tiu geedziĝo daŭris nur du monatojn kaj du tagojn. Inter 1982 kaj 1986 li havis rilaton kun la franca aktorino Nathalie Baye. Ili ekhavis je la 15-a de novembro 1983 filinon, Laura Smet, ekde 2003 mem ankaŭ aktorino. En 1990 Hallyday edziĝis por la tria fojo, kun Adeline Blondieau, filino de amika kantisto Long Chris. Post du jaroj denove sekvis divorco. Ili regeedziĝis en Las Vegas, sed ankaŭ tiu geedziĝo finiĝis post du jaroj. Je la 25-a de marto 1996 Hallyday denove edziĝis, ĉi-foje kun la 32 jare plijuna modelo Laeticia Boudou. Kune ili adoptis du vjetnamajn knabinojn, Jade Odette Désirée (antaŭe Bui Thi Hoa) kiu naskiĝis la 3-an de aŭgusto 2004, en novembro 2004 kaj Joy (Maï-Huong) kiu naskiĝis la 27-an de julio 2008, en decembro 2008.
Albumoj
[redakti | redakti fonton]- 2007: Le Cœur d'un homme
- 2007: La Cigale 2006
- 2006: Flashback Tour
- 2006: B.O Jean-Philippe
- 2005: Ma vérité
- 2003: Parc des Princes (koncerto)
- 2003: Destination Vegas (kompleta versio)
- 2003: La Cigale 1994
- 2002: À la vie, à la mort
- 2000: Olympia 2000
- 2000: 100% Johnny - Concert à la Tour Eiffel
- 2000: B.O Love me
- 1999: Sang pour sang
- 1998: Allume le Feu - Stade de France 98
- 1998: Ce que je sais
- 1996: Destination Vegas
- 1996: Lorada Tour
- 1995: Lorada
- 1994: Rough Town
- 1993: Parc des Princes (koncerto)
- 1992: Bercy 92
- 1991: Ça ne change pas un homme
- 1990: Dans la chaleur de Bercy
- 1989: Cadillac
- 1987: Johnny à Bercy
- 1986: Gang
- 1985: Rock 'n' Roll Attitude
- 1984: Johnny Hallyday Au Zenith
- 1984: En V.O.
- 1984: Nashville 84
- 1983: Entre violence et violon
- 1982: Palais Des Sports 82
- 1982: La Peur
- 1982: Quelque part un aigle
- 1981: Pas facile
- 1981: Live à Pantin
- 1981: En pièces détachées
- 1980: À partir de Maintenant
- 1979: Pavillon de Paris 79
- 1979: Hollywood
- 1978: Solitudes à deux
- 1977: C'est la vie
- 1976: Palais des sports 76
- 1976: Hamlet
- 1976: Derrière l'amour
- 1975: La terre promise
- 1975: Rock à Memphis
- 1974: Rock'n'Slow
- 1974: Je t'aime, je t'aime, je t'aime
- 1973: Insolitudes
- 1972: Country, Folk, Rock
- 1971: Palais des sports 71
- 1971: Flagrant délit
- 1970: Vie
- 1969: Que je t'aime (Palais des sports 69)
- 1969: Rivière… ouvre ton lit
- 1968: Rêve et amour
- 1968: Jeune homme
- 1967: Palais des sports 67
- 1967: Johnny 67
- 1967: Olympia 67
- 1966: La génération perdue
- 1965: Johnny chante Hallyday
- 1965: Halleluyah
- 1964: Le pénitencier
- 1964: Les rocks les plus terribles
- 1964: Olympia 64
- 1964: Bonne chance
- 1963: B.O D'où viens-tu Johnny
- 1963: Da dou ron ron
- 1963: Les bras en croix
- 1963: L'idole des jeunes
- 1962: Olympia 62
- 1962: Madison twist
- 1962: Sings America's rockin'hits
- 1962: Retiens la nuit
- 1961: Salut les copains
- 1961: Viens danser le twist
- 1961: Tête à tête avec Johnny Hallyday
- 1961: Johnny et ses fans au festival de Rock'n'Roll
- 1961: Nous les gars, nous les filles
- 1960: Hello Johnny
Filmoj
[redakti | redakti fonton]- Les Diaboliques de Henri-Georges Clouzot (1955), kun Simone Signoret, Véra Clouzot, Paul Meurisse kaj Charles Vanel
- D'où viens-tu Johnny ? de Noël Howard (1963), kun Pierre Barouh, Fernand Sardou, Jean-Jacques Debout, Henri Vilbert
- Cherchez l'idole de Michel Boisrond (1964), kun Charles Aznavour, Dany Saval, Mylène Demongeot…
- À tout casser de John Berry (1967), kun Eddie Constantine, Catherine Allégret kaj Michel Serrault
- Le Spécialiste de Sergio Corbucci (1969), kun Sylvie Fennec kaj Françoise Fabian
- Five plus One de Guy Job (1970). Koncerto de Hallyday kaj de Rolling Stones.
- Point de chute de Robert Hossein (1970), kun Robert Hossein kaj Pascale Rivault
- L'Aventure c'est l'aventure, de Claude Lelouch (1972), kun Lino Ventura , Jacques Brel , Charles Denner, Charles Gérard, Aldo Maccione, Nicole Courcel kaj Jean-Louis Bunuel
- Malpertuis, de Harry Kümel (1972) (tre mallonga apero)
- L'Animal de Claude Zidi (1977), kun Jean-Paul Belmondo kaj Raquel Welch
- Le jour se lève et les conneries commencent de Claude Mulot (1980)
- Détective de Jean-Luc Godard (1984), kun Claude Brasseur kaj Nathalie Baye.
- Conseil de famille de Costa-Gavras (1985), kun Fanny Ardant, Fabrice Luchini kaj Guy Marchand
- Terminus de Pierre-William Glenn (1987), kun Karen Allen kaj Julie Glenn
- Le Gang des limousines de Hervé Palud (1989)
- Le Triangle de fer de Eric Weston (1990).
- La Gamine de Hervé Palud (1991), kun Jean-François Stévenin kaj Maïwenn Le Besco
- Paparazzi de Alain Berbérian (1998), kun Patrick Timsit, Vincent Lindon, Catherine Frot…
- Pourquoi pas moi ? de Stéphane Giusti (1999), kun Amira Casar, Julie Gayet, Bruno Putzulu, Marie-France Pisier
- L'Homme du train de Patrice Leconte (2002), kun Jean Rochefort - Premio Jean Gabin
- Wanted de Brad Mirman (2003), kun Gérard Depardieu, Renaud kaj Richard Bohringer
- Les Rivières pourpres 2 de Olivier Dahan (2004), kun Jean Reno
- Quartier VIP de Laurent Finode (2005), kun Jean-Claude Brialy, Pascal Légitimus, François Berléand
- Jean-Philippe de Laurent Tuel (2006) kun Fabrice Luchini
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ france InfoDisc: bilan par artiste Arkivigite je 2013-11-05 per la retarkivo Wayback Machine
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- france Oficiala retejo Arkivigite je 2011-02-08 per la retarkivo Wayback Machine