Saltu al enhavo

José Bernardo de Tagle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
José Bernardo de Tagle
Persona informo
José Bernardo de Tagle y Portocarrero
Naskiĝo 21-an de marto 1779 (1779-03-21)
en Limo
Morto 26-an de septembro 1825 (1825-09-26) (46-jaraĝa)
en Kallao
Mortis per Pesto Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Trujillo Cathedral (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj hispana vd
Loĝloko LimoKadizo vd
Ŝtataneco Peruo
Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Real Convictorio de San Carlos (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Parencoj José Bernardo de Tagle y Bracho, 1st Marquis of Torre Tagle (en) Traduki (patro de patro de patro)
Melchor Portocarrero, 3rd Count of Monclova (en) Traduki (prapraavo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
oficiro Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

José Bernardo de Tagle y Portocarrero (Limo, 21-a de marto de 1779 - Kajao, 26-a de septembro de 1825), 4a markizo de Torre Tagle, plej konata kiel Torre Tagle, estis militisto kaj politikisto perua, kiu enpovigis en la registaro de Peruo kvarfoje, inter 1822 kaj 1824. Li estis la dua Prezidento de Peruo.

Jam juna ekkonspiris favore de la Sendependigo, spite sia aparteno al la kriola nobelularo. Li estis urbestro de Limo de 1811 al 1812. Veturis en Hispanion, kaj reveninte, estis nomumita de la Vicreĝo Joaquín de la Pezuela alta funkciulo de Trujillo, kie malferme sumiĝis al la patriota movado, proklamante la sendependigon de Trujillo la 29-a de decembro de 1820 en la norda urbo. Starigita la registaro de la Protektorato estrita de la Libertador José de San Martín, oni mendis al li diversajn militajn kaj administrajn funkciojn. En aŭgusto de 1823 estis nomumita de la Kongreso Prezidento de Peruo, nome la dua peruano kiu ricevis tiun titolon (la unua estis José de la Riva Agüero), dum Bolívar plenumis la militistan povon. Akuzita je konspirado favore de la hispanoj, estis elpostenigita en februaro de 1824 kaj rifuĝiĝis en la Fortikaĵo Real Felipe, lasta reĝa rifuĝejoj sieĝita de la patriotoj, kie li pereis viktimo de skorbuto.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Basadre Grohmann, Jorge: Historia de la República del Perú (1822 - 1933), Tomo 1. Editada por la Empresa Editora El Comercio S. A. Lima, 2005. ISBN 9972-205-63-0 (V.1)
  • Chirinos Soto, Enrique: Historia de la República (1821-1930). Tomo I. Lima, AFA Editores Importadores S.A., 1985.
  • Quiroz Chueca, Francisco: De la colonia a la República Independiente. Incluida en: Historia del Perú. Lima, Lexus Editores, 2000. ISBN 9972-625-35-4
  • Tauro del Pino, Alberto: Enciclopedia Ilustrada del Perú. Tercera Edición. Tomo 16. Lima, PEISA, 2001. ISBN 9972-40-165-0
  • Kelkaj: Grandes Forjadores del Perú. Lima, Lexus Editores, 2000. ISBN 9972-625-50-8
  • Vargas Ugarte, Rubén: Historia General del Perú. Sexto Tomo. Tercera Edición. Editor Carlos Milla Batres. Lima, Perú, 1981. ISBN 84-499-4818-5