Juan de la Cierva
Juan de la Cierva | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Juan de la Cierva |
Naskiĝo | 21-an de septembro 1895 en Murcio |
Morto | 9-an de decembro 1936 (41-jaraĝa) en Croydon Airport |
Mortokialo | Aviadila akcidento |
Tombo | Almudena Cemetery (en) |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Alma mater | Colegio Nuestra Señora del Pilar Instituto San Isidro (en) |
Familio | |
Patro | Juan de la Cierva y Peñafiel (mul) |
Frat(in)o | Ricardo de la Cierva y Codorníu |
Parencoj | Isidoro de la Cierva y Peñafiel (mul) (patra onklo) Piedad de la Cierva (en) (second niece (en) ) |
Okupo | |
Okupo | inventisto inĝeniero politikisto |
Juan de la Cierva y Codorniu (21-an de septembro 1895 en Murcia; 19-an de decembro 1936 en proksimo de Londono, sur aerodomo Croydon, en aera akcidento) estis hispana inĝeniero kaj avia pioniro, inventisto de la aŭtogiro, antaŭulo de la helikoptero.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Juan de la Cierva estis filo de militministro de la monarkio de Alfonso la 13-a, Juan de La Cierva y Peñafiel. Lia patrina avo estis Ricardo Codorniu, forsta inĝeniero kaj pioniro de Esperanto en Hispanio. Li edziĝis en 1918 kun María Luisa Gómez Acebo kaj iĝis patro de 6 gefiloj.
Cierva komence studis ĝeneralan inĝenieradon, sed jam junaĝe ekinteresiĝis pri la aviado. Li planis kaj konstruis glisaviojn kaj aviadilojn inter 1910 kaj 1919. Post kiam lia trimotora avio kraŝis en 1919, li evoluigis pli fideblan avion, la aŭtogiron kaj patentigis ĝin en 1920. Li flugis per ĝi unuafoje en 1923, en la hispana Getafe, sude de Madrido, poste ekde 1925 pludaŭrigis la laboron en Anglio.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Lian nomon portas stacidomo de la metroo de Madrido: Juan de la Cierva