Saltu al enhavo

Justine Ralalarisoa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Justine RALALARISOA, nomita ankaŭ Lala (naskiĝis la 9-an de februaro 1954, mortis la 20-an de majo 2023) estis malagasa esperantistino.

Ekde la jaro 1997, ŝi ofte vojaĝis al esperantaj aranĝoj en Eŭropo.

En 2010 ŝi, kiel unua afrikano, sukcese trapasis la KER-ekzamenon de UEA sur nivelo C1.

Ŝi havis diversajn postenojn en la esperanta movado:

En la UK 2024 en Aruŝo, oni nomis unu el la salonoj laŭ ŝi.

  • Ny tsara ho fantatra momba ny teny esperanto, Antananarivo 2008, 110 p. (Esperanto-lernolibro en la malagasa, kun Henriel Fidilalao)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]