Kaboverdo
Kaboverdo (portugale Cabo Verde [kabu verd]) estas lando kaj sendependa ŝtato insulara sur la Atlantiko, 640 km okcidente de Dakaro, Senegalo, en Okcidenta Afriko. Aliaj proksimaj landoj estas Maŭritanio, Gambio kaj Gvineo Bisaŭa, en la okcidenta bordo de Afriko, ekde Blanka Kabo ĝis la Biĵagosa (Bijagós) Insularo.
Informeroj
[redakti | redakti fonton]- Nacia kaj oficiala nomo: República de Cabo Verde.
- Neformala nomo: Cabo Verde (Kabo-Verda).
- Etimologio: la nomo portugallingve signifas "verda kabo".
- Politika sistemo: respubliko.
- Ĉefurbo: Prajo (38 mil).
- Kredantoj: katolikoj - 90%.
- Eksporto: fiŝo, salo, banano.
- Historio: deklaris sendependecon de Portugalio en 1975 kaj akceptis la nunan nomon (antaŭe nomiĝis Verdkaba Insularo). La portugaloj malkovris la Verdkaban Insularon en 1460, tiam ĝi ne havis loĝantojn.
- Ŝtatorganizo: Kabo-Verda havas dek grandajn vulkanajn insulojn (insula ĉefurbo interkrampe) kaj kvin tre malgrandajn insulojn. La insulo Santa Luzia ne havas loĝantojn.
- Santiago (Praia)
- Boa Vista (Sal-Rei)
- Brava (Vila Nova Sintra)
- Fogo (São Filipe)
- Sal (Santa Maria)
- São Nicolau (Vila da Ribeira Brava)
- São Vicente (Mindelo)
- Maio (Vila de Maio)
- Santo Antão (Ribeira Grande)
- Santa Luzia (ne havas loĝantojn!)
Geografio
[redakti | redakti fonton]La lando estas hufumforma aro de dek insuloj (naŭ loĝataj) kaj ok insuletoj,[1] kiu konstituas areon de 4033 km².[1]
La insularo estas laŭspace dividata en du grupoj de insuloj kiuj estas la jenaj:
- La Insularo Barlavento (lofaj insuloj): Santo Antão, São Vicente, Santa Luzia, São Nicolau, Sal, Boa Vista;[1] kaj
- La Insularo Sotavento (leaj insuloj): Maio, Santiago, Fogo, Brava.[1]
La plej granda insulo, kaj laŭ grando kaj laŭ populacio, estas Santiago, kiu gastigas ankaŭ la ŝtatan ĉefurbon, nome Praia, ĉefa setlejo en la arkipelago.[1]
Biogeografio
[redakti | redakti fonton]Biogeografie la insularo apartenas al la afrotropika ekozono kaj konstituas la tersupraĵan ekoregionon kiu nomiĝas verdakabaj sekaj arbaroj, laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Fakte la origina vegetaĵaro estas home detruita, kaj postrestas nur erojn de ĝi. La ekoregiono karakteriziĝas de alta proporcio de endemiaj, parte endanĝerigitaj specioj. La insularo situas en mara ekoregiono de la mara provinco okcidentafrika transiro.
Flaŭro kaj faŭno
[redakti | redakti fonton]Administra divido
[redakti | redakti fonton]Politike la lando estas dividita en 22 provincojn aŭ komunumojn (concelhos): Boa Vista, Brava, Maio, Mosteiros, Paúl, Praia, Porto Novo, Ribeira Grande, Sal, Santa Catarina, Santa Cruz, São Domingos, São Filipe, São Miguel, São Nicolau, São Vicente, Tarrafal. Laŭ rezolucio de la Nacia Asembleo (Parlamento) de 2005, 5 novaj "concelhos" estas starigitaj: Ribeira Grande de Santiago (iama Cidade Velha), São Lourenço dos Órgãos, São Salvador do Mundo, ĉiuj tri en la insulo Santiago; Santa Catarina do Fogo, en la Insulo Fogo, kaj Tarrafal de São Nicolau, en la samnomata insulo.
Historio
[redakti | redakti fonton]Kulturo
[redakti | redakti fonton]Morna estas populara muzikstilo el Kaboverdo.
Ekstera politiko
[redakti | redakti fonton]Kabo-Verdo apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.
Klimato
[redakti | redakti fonton]ĉiujaraj veterstatoj
|
temperaturo
|
pluv-falo mm
| |
---|---|---|---|
januaro | 75 ℉
|
24 °C
|
5.3mm
|
februaro | 75 ℉
|
24 °C
|
3.8mm
|
marto | 77 ℉
|
25 °C
|
1.3mm
|
aprilo | 77 ℉
|
25 °C
|
0.0mm
|
majo | 78 ℉
|
25 °C
|
0.0mm
|
junio | 79 ℉
|
26 °C
|
0.0mm
|
julio | 81 ℉
|
27 °C
|
0.8mm
|
aŭgusto | 84 ℉
|
29 °C
|
14.1mm
|
septembro | 85 ℉
|
29 °C
|
33.6mm
|
oktobro | 83 ℉
|
29 °C
|
6.5mm
|
novembro | 81 ℉
|
27 °C
|
2.5mm
|
decembro | 77 ℉
|
25 °C
|
1.6mm
|
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 The Peace Corps Welcomes You to Cape Verde. Peace Corps (Aprilo 2006). Tiu artikolo enhavas tekston el tiu fonto, kiu estas de publika havaĵo
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Komunumo de portugallingvaj landoj
- Cesária Évora
- Kiki Lima
- Listo de maraj ekoregionoj
- Revuo Claridade
- Mare Calamus Arkivigite je 2006-02-13 per la retarkivo Wayback Machine
|
|