Kalceolariacoj
Kalceolariacoj | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
kalceolario Calceolaria L. | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
La kalceolariacoj (latine Calceolariaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo lamialoj (Lamiales). Ĝi enhavas 4 genrojn kaj ĉirkaŭ 280 speciojn[1],[2]. Ĝia tipa genro estas kalceolario[3].
La natura disvastiĝo estas nur la neotropiso.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La specioj de la familio Calceolariaceae estas plej ofte herbaj plantoj, malofte arbustoj. La kontraŭstarantaj folioj estas simplaj kaj havas dentaj malofte glataj randoj.
La foroj estas kvarnombraj. Ili havas normalkaze du stamenoj. Ili ne havas nektaron. La ovario estas duone epigina. La peltatoj enstas kunkreskinta al tipa „pantoflol“, tiu krontupo estas dulipa. La aperturo nomiĝas „buŝo“. Se la buŝo estas fermita, burdoj polenigas la florojn. Se la buŝo estas vaste malfermitaj abelo polonigas la florojn. La plolenigantoj ricevas de la planto oleon el oleglando kaj polenoj. La plantoj formas kapsulfruktoj.
Disvastiĝo
[redakti | redakti fonton]Ili disvastiĝis preskaŭ nur en la Neotropiso, tie ili hejmiĝas en Mezameriko kaj okcidenta Sudameriko. Nur unu aŭ du specioj de la genro Jovellana indiĝenas en la norda insulo de Novzelando.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La tasksonoj antaŭe estis en la familio de la Skrofulariacoj. Laŭ ilia Genetika profilo ili estas ekde 2001 en Richard G. Olmstead, Claude W. de Pamphilis, Andrea D. Wolfe, Nelson D. Young, Wayne J. Elisons & Patrick A. Reeves: Disintegration of the Scrophulariaceae, en: American Journal of Botany, volumo 88, pp. 348-361[4]: Calceolariaceae sur paĝo 357 propra familio. La Basionym estas la tribo Calceolarieae D.Don kun la Tipo de la genro Calceolaria L.. [5]
Al la familio de la Kalceolariacoj (Calceolariaceae) apartenas nur du genroj kaj ĉirkaŭ 260 specioj:
- Kalceolario (Calceolaria L.): la 240 ĝi 275 neotropisaj specioj nur indiĝenas en Mezameriko ĝIs la suda Sudameriko.
- Jovellana Ruiz & Pav.: indiĝenas kun ses ĝis sep specioj en Ĉilio kaj en la norda insulo de Novzelando. Ili kreskas en mezvarmaj klimatoj:
- Jovellana guentheri Kraenzl.
- Jovellana punctata Ruiz & Pav.: Ili kreskas en Ĉilio en grandaj altaĵoj de 1985 ĝis 3920 metrojnsuper marnivelo.
- Jovellana repens Kraenzl.: estas unu el la du specioj, kiuj kreskas ekster la neotropiso sur la norda insulo de Novzelando. Ĝi estas duonarbusto.
- Jovellana scapiflora Ruiz & Pav.
- Jovellana sinclairii (Hook.) Kraenzl.: Ĝi estas la dua specio, kiu hejmiĝas en Novzelando.. Ĝi estas malgranda duonarbusto.
- Jovellana tenella
- Jovellana triandra Cav.
- Jovellana violacea (Cav.) G.Don: Ĝi estas malgranda arbusto, kiu floras vilkolora. Ĝi hejmiĝas en Ĉilio (valdiviaj moderaj pluvarbaroj en suda Ĉilio).
La iamaj specioj de la genro Fagelia Schwencke, Porodittia G.Don ex Kraenzl., Stemotria Wettst. & Harms ex Engl. kaj Trianthera Wettst. estas enigita en la genro Calcealaria.
Laŭ WFO kaj TPL
[redakti | redakti fonton]Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (24 jun. 2020)[1],[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[6]:
- Angiospermae - angiospermoj
- Lamiales Bromhead - lamialoj
- Calceolariaceae Olmstead - kalceolariacoj
- Calceolaria L. - kalceolario[3]
- Jovellana Ruiz & Pav. - jovelano
- Porodittia G. Don - poroditio
- Stemotria Wettst. & Harms - stemotrio
- Calceolariaceae Olmstead - kalceolariacoj
- Lamiales Bromhead - lamialoj
Utiligado
[redakti | redakti fonton]De kelkaj specioj de la genro Calceolaria kultivaroj estis breditaj, kiuj estas uzataj kiel ornamplantoj en parkoj, ĝardenoj, balkonoj kaj ĉambroj.
Ĉambroplanto por malvarmetaj ejoj estas la ĉambra kalceolorio (Calceolaria Herbeohybrida).
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
ĉambra kalceolorio (Calceolaria Herbeohybrida)
-
ĉambra kalceolorio (Calceolaria Herbeohybrida)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Die Familie Calceolariaceae bei der APWebsite. (Abschnitt Beschreibung und Systematik)
- Eva M. Mayr & Anton Weber: Calceolariaceae: floral development and systematic implications, In: American Journal of Botany, 2006, Volume 93, Nr. 3, S. 327-343. COI:10.3732/ajb.93.3.327 Fulltext-Online.[rompita ligilo]
- Andrea Cosacov, Alicia N. Sérsic, Victoria Sosa, J. Arturo De-Nova, Stephan Nylinder & Andrea A. Cocucci: New insights into the phylogenetic relationships, character evolution, and phytogeographic patterns of Calceolaria (Calceolariaceae), In: American Journal of Botany, Volume 96, Nr. 12, 2009, S. 2240-2255. COI:10.3732/ajb.0900165
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 Calceolariaceae ĉe World Flora Online
- ↑ 2,0 2,1 Calceolariaceae ĉe The Plant List. Arkivita el la originalo je 2020-07-04. Alirita 2020-06-24 .
- ↑ 3,0 3,1 kalceolario en PIV ĉe vortaro.net
- ↑ Richard G. Olmstead, Claude W. de Pamphilis, Andrea D. Wolfe, Nelson D. Young, Wayne J. Elisons & Patrick A. Reeves: Disintegration of the Scrophulariaceae, In: American Journal of Botany, Volume 88, Nr. 2, 2001, S. 348-361 Fulltext-Online. Arkivigite je 2015-12-28 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ [Kalceolariacoj ĉe Tropicos.org. Missouri Botanical Garden, St. Louis Eintrag bei Tropicos.]
- ↑ Listo de plantoj baza ĉe Google Sheets
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Irayda Salinas & Blanca León: Calceolariaceae endémicas del Perú, in Blanca León, Nigel Pitman & José Roque: Revista Peruana de Biología, Número especial 13 (2), S. 921-925: El libro rojo de las plantas endémicas del Perú., 2006, Versión Online ISSN 1727-9933. (span.; PDF-Datei; 258 kB)
- [Kalceolariacoj en Germplasm Resources Information Network (GRIN), Agrikultura ministerio de Usono (USDA), Agrikultura esplora servo (ARS), National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Marilando. Eintrag bei GRIN.]