Saltu al enhavo

Kantono Jackson (Misisipio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon kantono Jackson.
kantono Jackson (Misisipio)
Mapo
Mapo de Misisipio kun kantono Jackson emfazita
Situo en Misisipio
Situo de Misisipio en Usono

Map

Statistikaĵoj
Fondita 18-a de decembro 1812
Ŝtato  Usono
Subŝtato  Misisipio
Ĉefurbo Pascagoula
Areo
 - Sume
 - Tero
 - Akvo
 
2702 km²
1883 km²
819 km²
Loĝantaro
 - Censo en 2020:
 - Loĝdenso:

143 252
53 / km²
Horzono: UTC-6, somere UTC-5
Retejo: http://www.co.jackson.ms.us
Nomita laŭ: Andrew Jackson
vdr

La kantono Jackson - angle Jackson County - estas kantono de Usono en la subŝtato Misisipio, ĉe la sudorienta flanko, lime al Alabamo oriente kaj borde al la golfo de Meksiko sude. La administra centro estas la urbo Pascagoula. En ties ĉirkaŭaĵo kuniĝas pluraj pliaj urboj al metropola areo, interalie la marborda urbo Ocean Springs. La kantono estis fondita la 18-an de decembro 1812.

Laŭ la stato de la jaro 2020 en la kantono vivis 143 252 personoj sur areo de 2 702 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 53 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun kantono Georgo, kantono Mobile, kantono Harrison kaj kantono Stone.

Sude de la kontinenta marbordo, ankaŭ pluraj insuloj de la golfo de Meksiko apartenas al la kantona teritorio.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]