Kastelo Ahrenthal
Kastelo Ahrenthal, germane Schloss Ahrenthal, pli frue nomita Ahrendahl, etas akvokastelo en la valo de la rivero Harbach, alfluanto de la rivero Ahr inter Sinzig kaj ties urboparto Franken en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato. Ĝia nomo venas de la malnova germana vorto Aar, „aglo“, la blazonbesto de ĝia konstruiganto, la regna ministeriano Rolman la 1a vom Sinzig zu Ahrendahl (ankaŭ nomita Roilman vom Turne zu Sinzig). En prusa tempo ĝi estis kavalira bieno kun la rajto sendi deputiton en la klasa parlamento. Hodiaŭ la kastelo estas seminariejo. Ĝi ne estas vizitebla de interne.
Historio
[redakti | redakti fonton]En 1330/31 akvoburgo estis konstruita sur propra tero kaj estis menciita unuafoje en majo 1331[1] sub la nomo „Bovendorf“. Tiam kavaliro Rolman la 1a von Sinzig donis sian alodon al la kolonja ĉefepiskopo Heinrich II. von Virneburg kiel feŭdon. La filo de Rollmann, Heinrich, ricevis en 1336 de la imperiestro Ludwig la 4a la permeson alkonstrui al sia kolonja feŭdo antaŭburgon kaj fortikigi la konstruaĵon per tirponto kaj ĉirkaŭmuron.[2] En decembro 1353, plia vastiĝo estis imperie aprobita.[2] Dum tiu tempo ŝanĝiĝis iom post iom la nomo de Bovendorf al Ahrendahl. La sinjoroj de la familio von Sinzig nomas sin ekde tiam nur Ahrendahl. Ekde la jaro 1356[1] la konstruaĵoj de la antaŭburgo estis regnaj feŭdoj. Heinrich la 2a von Ahrenthal (1380–1428) kaj lia frato Salentin dividas la posedon inter si. Heinrich la 2a mortis sen viraj idoj kaj tiel tiu parto de la akvoburgo fariĝis posedo de sia filino Margarete, kiu estis edzino de Otto Heinrich von Wiltberg.[3] La kunaj posedantoj faris kontrakton pri la kunvivado sur la burgo en 1427. Tiu kontrakto iomete ankaŭ donas informojn kiel la burgo aspektis tiam. Laŭ tio la mezepoka ĉefa konstruaĵo estis loĝturo kun kvin etaĝoj kaj unu kela etaĝo. Kaj la antaŭ- kaj la centra burgo estas sekurigita per akvofosaĵo.[4] Kaj en 1436 kaj de 1474 ĝis 1481 okazis konstrulaboroj ĉe la konstruaĵoj.[4]
En 1512 la sinjoroj von Sinzig zu Ahrendahl pereis en la vira linio. La tuta burgo fariĝis posedo de la familio von Wiltberg. En la 16a jarcento ili anstataŭigis la malfrumezepokan loĝturo[4] per triala burgsimila konstruaĵo laŭ la renesanca stilo kun kvar angulturoj.[3] Post la morto de Friedrich Wilhelms en la jaro 1639 la kastelo la novaj posedantoj estis la baronoj von Hillesheim, kiuj devenas el la Berga lando.[5] La unua posedanto de Ahrenthal el tiu familio estis Wilhelm von Hillesheim, kiu ricevis la burgon la 28an de januaro 1641 kiel feŭdo[5] En 1651 disfalis parton de la renesanca ĉefkonstruaĵo kaj la turon de la bierfarejo.[5] Por la rekonstruo mankis la mono kaj la burgaj sinjoroj transloĝigis al Niederbach.[5] Plej laste ekde 1668 la burgo ne plu estas laoĝata.[6] La turo de la renesanca burgo staris ĝis la 19a jarcento.
1428 la feŭdaj rajtoj pri Ahrenthal transiris al Trevira princelektisto.[4] Lia sekvanto fariĝis dum la 16a jarcento la dukoj de Jülich.[4] En la jaro 1702 finiĝis la feŭda dependeco de la dukejo Jülich super Ahrenthal, la teritorio fariĝis senpera regna feŭdo.[4] 1728 Franz Wilhelm Caspar von Hillesheim komencis rekonstrui la konstruaĵoj.[7] La planojn faris la lektistpalatinata korta konstrumajstro Johann Adam Breunig. Li ankaŭ liveris la planon por la kastelo Schwetzingen. La planado komencis ĉirkaŭ la jaro 1720, sed la konstruo ne okazis, ĉar la la filo de la posedanto haltigis la projekton.
En la jaro 1785 la kastelo fariĝis posedaĵo de la familio de la grafoj[5] von Spee kaj retis ĝis hodiaŭ ties posedo. Ambrosius Franz loĝas sur kastelo Heltorf, la origina sidejo de la familio. Wilhelm Reichsgraf von Spee malkonstruigis la renesancan konstruaĵon kaj konstruigis sur ties loko la hodiaŭan kastelan konstruaĵon laŭ la planoj de la arĥitektoj Bernhard Tüshaus kaj Leo von Abbema el Düsseldorf.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 A. Thon, M. Czerwinski: Die schönsten Burgen Deutschlands Teil 2: Mittelrheintal von Rüdesheim bis Bonn.
- ↑ 2,0 2,1 W. Dietz: Schloss Ahrenthal. Funktion und Nutzung im Wandel der Zeiten.
- ↑ 3,0 3,1 K. Bruchhäuser: Wahrheit und Sage um Schloß Ahrenthal.
- ↑ 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 Eintrag des Schlosses Ahrenthal in der Burgendatenbank des Europäischen Burgeninstituts von Jens Friedhoff, Zugriff am 7. April 2012.
- ↑ 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 Historio de la kastelo (PDF-Datei; 26 kB) (germane, arkivkopio)
- ↑ G. Haffke: Ahrenthal von den Anfängen bis zur Mitte des 17. Jahrhunderts, p. 125.
- ↑ Angaben gemäß Infotafel vor Ort
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Karl Bruchhäuser: Wahrheit und Sage um Schloß Ahrenthal. En: Heimatkalender des Kreises Ahrweiler 1953. Rheinischer Landwirtschaftsverlag, Bonn 1954, ISSN 0342-5827, p. 112−115 (rete, arkivkopio).
- Wolfgang Dietz: Schloss Ahrenthal. Funktion und Nutzung im Wandel der Zeiten. En: Heimatjahrbuch Kreis Ahrweiler 2006. Kreisverwaltung, Bad Neuenahr-Ahrweiler 2003, ISSN 0342-5827, p. 129−134 (rete, arkivkopio).
- Alexander Duncker: Die ländlichen Wohnsitze, Schlösser und Residenzen der ritterschaftlichen Grundbesitzer in der preußischen Monarchie nebst den königlichen Familien-, Haus-, Fideicommiss- und Schattull-Gütern. Band 13. Berlin 1873/74 (PDF; 242 KB, arkivkopio).
- Joachim Gerhardt: Die Kunstdenkmäler des Kreises Ahrweiler (= Die Kunstdenkmäler der Rheinprovinz. Band 17, Abteilung 1). L. Schwann, Düsseldorf 1938, p. 637−645.
- Günter Haffke: Ahrenthal von den Anfängen bis zur Mitte des 17. Jahrhunderts. En: Jürgen Haffke, Bernhard Koll: Sinzig und seine Stadtteile - gestern und heute. Sinzig 1983, p. 118 ff.
- Matthias Röcke: Burgen und Schlösser an Rhein und Ahr. ARE Verlag, Bad Neuenahr-Ahrweiler 1991, ISBN 3-9802508-3-0, p. 25−27.
- Roderich Graf von Spee: Schloß Ahrental von der Mitte des 17. Jahrhunderts bis zur Gegenwart. En: Jürgen Haffke, Bernhard Koll: Sinzig und seine Stadtteile - gestern und heute. Sinzig 1983, p. 127–136.
- Alexander Thon, Manfred Czerwinski: Die schönsten Burgen Deutschlands. Teil 2: Mittelrheintal von Rüdesheim bis Bonn. CD-ROM. Superior, Kaiserslautern 2003, ISBN 3-936216-08-8.