Kastelo de Ötvöskónyi
La Kastelo de Ötvöskónyi (konata ankaŭ pri la iamaj posedantoj Kastelo de Chernel–Czindery [ĉernel-cinderi]) estas historia monumento en Hungario, en vilaĝo Ötvöskónyi.
Historio
[redakti | redakti fonton]La kastelo estis konstruita en 1895 kaj diversaj familioj loĝis interne. Antaŭ la 2-a mondmilito en la kastelo ekfunkciis uzino pri fruktosukoj. En la jaroj 1954 kaj 1955 hospitalo pri pulmomalsanuloj funkciis en la kastelo. En 1987 trakonstruo okazis, poste ĝis 2015 psikiatriejo funkciis interne kun 80 malsanuloj. La kastelo malpleniĝis, plano mankas pri la nova funkcio.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La unuetaĝa kastelo kun keloj situas sola en parko. Formo de la kastelo estas briko. La fasado estas simetria, la meza parto estas granda rizalito kun teraso, kiun tenas 4 kvadrataj kolonoj.
Parko
[redakti | redakti fonton]En la parko kreskas grandega kaj tre malnova tilio. Inter la arboj situas skulptaĵo pri Johano Nepomuko.