Kastelo de La Roche-Jagu
Kastelo de La Roche-Jagu | |||
---|---|---|---|
france: Château de la Roche-Jagu | |||
kastelo | |||
Kastelo de La Roche-Jagu | |||
burgo [+] | |||
Oficiala nomo: Château de la Roche-Jagu | |||
Regno | Francio | ||
Regiono | Bretonio | ||
Departemento | Côtes-d'Armor | ||
Komunumo | Ploëzal | ||
Antaŭa provinco | Bretonio | ||
Situo | Kastelo de La Roche-Jagu | ||
- koordinatoj | 48° 44′ 0″ N, 3° 9′ 5″ U (mapo)48.733333333333-3.1513888888889 | ||
Materialo | Ŝtono | ||
Konstrukomenco | 15-a jc | ||
Konstrufino | 1418 | ||
(unua posedanto) | Catherine de Troguindy | ||
Publiko | senpage alirebla | ||
Nuna posedanto | Departementa konsilio de Côtes d'Armor | ||
Klasado | Klasita Monumento Historia (MH) en 1930 | ||
Origina celo | Defenda konstruaĵo, rezidejo | ||
Nuna uzo | Muzeo, ekspoziciejo | ||
|
|||
|
|||
Kastelo de La Roche-Jagu | |||
Vikimedia Komunejo: Château de la Roche-Jagu [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
La kastelo de La Roche-Jagu estas fortreso, konstruita en la 15-a jarcento kaj restaŭrita en 1968. Ĝi situas sur la teritorio de la komunumo Ploëzal en departemento Côtes-d'Armor, en regiono Bretonio, en Francio.
Historio
[redakti | redakti fonton]En 1773, marŝalo de Richelieu vendis ĝin al s-rino Le Gonidec de Tressan.
Ĝia situo supre de la maldekstra bordo de rivero Trieux, kiu estas tre krutega, ofertas esceptan vidpunkton ĉirkaŭen kaj aparte al la rivero, kiun ĝi antaŭe gardis.
La monumento apartenas ekde 1958 al la departementa konsilio de Côtes-d'Armor, kiu organizas vizitojn, oftajn temajn ekspoziciojn kaj kulturajn eventojn. Somere 2006, la ekspozicio temis pri lino, planto, kiu estis longtempe kultivata kaj transformata en Bretonio.
Ĝiaj ĝardenoj estas libere viziteblaj, kaj ankaŭ gvidataj vizitoj estas organizataj. Ili estas markitaj « Rimarkinda ĝardeno » (franclingve "Jardin remarquable"). Ĝi estas klasita Monumento Historia (MH)[2] ekde junio 1930.
Arkitekturo
[redakti | redakti fonton]La plej malnova parto de la kastelo estis konstruita fine de Mezepoko kaj la fasado al la rivero celis defendon per sia rundovojo kun ŝutotruoj. La loĝejo konsistas el nur unu korpo kies eniro eblas per pordo superata de niĉo. La unua etaĝo posedas ankoraŭ siajn fenestrojn kun mezfostoj sed la dua etaĝo iom malantaŭigita kaj la tegmento estis tre modifitaj.
La kuirejo estas la nura ĉambro konservita en origina stato[3].
La kastelo estis klasita Monumento Historia (MH) la 25-an de junio 1930 poste la ĉirkaŭmuro, la portalo kaj la pavilonoj kiuj ĉirkaŭas ĝin la 27-an de januaro 1969.
Galerio
[redakti | redakti fonton]-
Detaloj de la turo kaj fasado
-
La kastelo
-
Tureto de la kastelo
-
Fasado de kastelo de La Roche-Jagu
-
Ĝardenoj de la kastelo
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Coordonnées vérifiées sur Géoportail
- ↑ Kastelo, Slipo n°PA00089447. datumbazo Mérimée, franca ministerio pri kulturo.
- ↑ Kuirejo, Slipo n°PA00089447. datumbazo Mérimée, franca ministerio pri kulturo.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala TTT-ejo de la bieno de La Roche Jagu
- La kastelo sur la TTT-ejo bretagne-celtic.com Arkivigite je 2012-08-02 per la retarkivo Wayback Machine
- La ĝardenoj sur gardenbreizh.org Arkivigite je 2013-10-15 per la retarkivo Wayback Machine
- La ĝardenoj sur bretagne.com Arkivigite je 2008-09-24 per la retarkivo Wayback Machine
- Fotoj kaj informoj pri la kastelo
- TTT-ejo de reto pri la vojartoj
- Prezento de la kastelo de La Roche-Jagu Arkivigite je 2009-12-14 per la retarkivo Wayback Machine