Saltu al enhavo

Kjell Magne Bondevik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kjell Magne Bondevik
Persona informo
Kjell Magne Bondevik
Naskiĝo 3-an de septembro 1947 (1947-09-03) (77-jaraĝa)
en Molde
Religio luteranismo vd
Lingvoj norvega vd
Ŝtataneco Norvegio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Norvega Teologia Altlernejo Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Kristana Popolpartio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Kjell Magne Bondevik
Familio
Infanoj John Harald Bondevik (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
diplomato
pastro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Oslo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kjell Magne BONDEVIK [çɛl ˈmaŋnə ˈbunəviːk] estas norvega politikisto. Li naskiĝis la 3-an de septembro 1947 en Molde, laŭ profesio origine estas pastro kaj apartenas al la Kristana Popola Partio (Kristelig Folkeparti). Laŭ ŝanĝiĝantaj koalicioj kaj plimultoj en la nacia parlamento, la Storting, inter la jaroj 1997 kaj 2000 kaj duafoje inter 2001 kaj 2005 li estis ĉefministro de la ŝtato Norvegio.

Kjell Magne Bondevik dum vizito en Usono ĉe ties tiama prezidento Bill Clinton

La 3-an de marto 2000 li devis demisii kaj transdoni sian postenon al la politikisto Jens Stoltenberg de la socialdemokratia Laborista Partio (Arbeiderpartiet), post kiam li en la parlamento perdis fidan voĉdonon en konflikto pri la norvegia energia ekonomio.

Post kiam la Laborista Partio dum la sekvaj parlamentaj balotoj de la jaro 2001 amplekse perdis voĉojn, la norvega reĝo Harald la 19-an de oktobro 2001 denove nomumis lin ĉefministro. Li gvidis malplimultan registaron en koalicio de la konservativuloj, la liberala Venstre-partio kaj lia propra Kristana Popola Partio.

Dum la parlamentaj balotoj de la 12-a de septembro 2005 lia koalicio perdis kontraŭ la opozicia partia ligo el Laborista Partio, la Maldekstraj Socialistoj (Sosialistisk Venstreparti) kaj la ekologie kaj kamparane orientita Centra Partio (Senterpartiet) - la 17-an de oktobro 2005 denove Jens Stoltenberg iĝis ĉefministro de Norvegio.