Kleopatra la 6-a
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Kleopatra (regantoj). |
Kleopatra la 6-a | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Κλεοπάτρα Τρύφαινα | ||
Morto | ||
Ŝtataneco | Antikva Egiptio vd | |
Familio | ||
Dinastio | ptolemea dinastio vd | |
Profesio | ||
Okupo | reĝino vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Kleopatra la 6-a Tryphaena (aŭ 5-a)[1]) aŭ Trifena (La Belega) estis reĝino de Egiptio. Ŝi naskiĝis inter -100 kaj -95. Laŭ fontoj, ŝi estus la filino aŭ de Ptolemeo la 9-a Soter la 2-a kaj de la reĝino Kleopatra la 4-a, aŭ de Ptolemeo la 10-a Aleksandro la 1-a kaj de la reĝino Berenica la 3-a Kleopatra Filopator. Tiu lasta hipotezo estas nun akceptita de plej multaj fakuloj.
Ŝia naskiĝdato estas necerta, ĝi baziĝas sur la konvinko, ke ŝi estis la patrino de ĉiuj infanoj de Ptolemeo la 12-a. La plej aĝa, Berenica la 4-a, estis naskita inter -79 kaj -75 (ofte troveblas -76), fakto kio malmulte verŝajnigas, ke Kleopatra la 6-a estu naskiĝinta multe post la duono de la jardeko de -90. La plej juna infano, Ptolemeo la 14-a, estas naskiĝinta en -60/-59, do malmulte verŝajnas, ke Kleopatra la 6-a estu naskiĝinta multe antaŭ -100. La intervalo -100/-95 ŝajnas la plej verŝajna.
Ŝi edziniĝis la 17-an de januaro -79, al Ptolemeo la 12-a Filopator la 2-a Filadelfo (-80/-58 kaj -55/-51). Ŝi estis kunreganto kun li ĝis kiam ŝi estis eksigita de sia edzo, kiu forprenis de ŝi la kunregecon inter la 8-a de aŭgusto kaj la 1-a de novembro -69.
Komence de-58, la romianoj konkeris Kipron, kie reĝis Ptolemeo Eŭpator de Kipro, la frato de Ptolemeo la 12-a. La manko de reago de Ptolemeo la 12-a estigis nekontentecon de la loĝantaro de Aleksandrio, kiu ribelis. Ĝi surtronigis, en junio -58, lian filinon Berenica la 4-a Kleopatra Epifana kun ties edzo Arkelaŭso kaj Kleopatra la 5-a. Kleopatra la 5-a kunregis kun Berenica la 4-a nur dum unu jaro de junio -58 ĝis sia morto en la 1-a de septembro -57.
Genealogio
[redakti | redakti fonton]Kleopatra la 6-a Triphaena (aŭ la 5-a) | |||
---|---|---|---|
Naskiĝo | Dato nekonata | Morto | 1-a de septembro -57 |
Patro | Ptolemeo la 10-a Aleksandro la 1-a | Patraj geavoj | |
Patra avo nekonata | |||
Patra avino nekonata | |||
Patrino | Berenica la 3-a Kleopatra Filopator | Patrinaj geavoj | |
Patrina avo nekonata | |||
Patrina avino nekonata | |||
Gefratoj | Nekonata(j) | ||
Edzo | Ptolemeo la 12-a Filopator la 2-a Filadelfo | Infano(j) | Berenica la 4-a Kleopatra Epifana[2] Kleopatra la 7-a Tea Filopator[3] Arsinoa la 4-a[4] Ptolemeo la 13-a Filopator[5] Ptolemeo la 14-a Filopator la 2-a Filadelfo[6] |
Iuj fakuloj alligas Berenica la 4-a, Arsinoa la 4-a, Ptolemeo la 13-a kaj Ptolemeo la 14-a al alia edzino de Ptolemeo la 12-a (nekonata alimaniere).
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ĝia rango estas kontestita, pro konsidero aŭ ne de Kleopatra Selene kiel la 5-a Kleopatra
- ↑ naskiĝinta en -79 (aŭ -75) kiu edziniĝis al Arkelaŭso
- ↑ naskiĝinta verŝajne en decembro -70 aŭ januaro -69, reĝino de -51 ĝis -30.
- ↑ naskiĝinta verŝajne en -68
- ↑ naskiĝinta en -62/-61, reĝo de -51 ĝis -47
- ↑ naskiĝinta en -60/-59, reĝo de -47 ĝis -44
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- france Artikoloj pri kelkaj grandaj reĝinoj kaj princinoj de Egiptio Arkivigite je 2014-12-17 per la retarkivo Wayback Machine