Kombinaĵo de 20 triangulaj prismoj
Aspekto
Kombinaĵo de dudek triangulaj prismoj | |
Plia nomo | UC33 |
Speco | Uniforma pluredra kombinaĵo |
Verticoj | 60 |
Lateroj | 180 |
Edroj | 40 trianguloj, 60 kvadratoj |
Komponantoj | 20 triangulaj prismoj |
Geometria simetria grupo | Dudekedra Ih |
Geometria simetria grupo de komponanto | 3-obla duedra D3 |
En geometrio, kombinaĵo de dudek triangulaj prismoj estas uniforma pluredra kombinaĵo, simetria ordigo de 20 triangulaj prismoj, laŭliniigitaj en paroj laŭ la aksoj de triobla turna simetrio de dudekedro. Ĝi rezultiĝas per komponigo de la du reflektaj variantoj de la kombinaĵo de 10 triangulaj prismoj.
Ĉi tiu kombinaĵo havas la saman situon de verticoj kiel la rombo-dekdu-dekduedro.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Kombinaĵo de 4 triangulaj prismoj
- Kombinaĵo de 8 triangulaj prismoj
- Kombinaĵo de 10 triangulaj prismoj
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- John Skilling, Uniform Compounds of Uniform Polyhedra - Uniformaj Kombinaĵoj de Uniformaj Pluredroj, Mathematical Proceedings of the Cambridge Philosophical Society - Matematikaj Paperoj de la Kembriĝa Filozofia Socio, Volumo 79, pp. 447-457, 1976.