Konsilantaro de la Distrikto Kolumbio
Aspekto
La Council of the District of Columbia (Konsilantaro de la Distrikto Kolumbio) estas la leĝofara branĉo de la loka registaro de la Distrikto Kolumbio. Kiel permesite en la Usona Konstitucio, la Distrikto ne estas parto de ajn Usona ŝtato kaj anstataŭe estas regatata rekte de federacia registaro. Ekde 1973, la Usona Kongreso redonis kelkajn povojn al la Konsilantaro kiuj estus tipe plenumitaj de ŝtata leĝofara branĉo. Tamen, la Kongreso plutenas superan aŭtoritaton super la federacia distrikto kaj tiele ĉia agado de la Konsilantaro estas metita suub la kongresa revizio kaj povas esti nuligita. La Konsilantaro kunvenas ĉe la Konstruaĵo John A. Wilson en la urbo Vaŝingtono.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Crew, Harvey W.. (1892) Centennial History of the City of Washington, D. C.. Dayton, Ohio: United Brethren Publishing House. ISBN 0-217-96242-4.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Council of the District of Columbia Arkivigite je 2005-10-18 per la retarkivo Wayback Machine, oficiala retejo
- District of Columbia City Council Records Arkivigite je 2008-09-08 per la retarkivo Wayback Machine, Special Collections Research Center, Estelle and Melvin Gelman Library, The George Washington University