Kovářská
Aspekto
Kovářská | ||
germane Schmiedeberg | ||
kampurbo | ||
Vido al Kovářská
| ||
|
||
Oficiala nomo: Kovářská | ||
Ŝtato | Ĉeĥio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Ústí nad Labem | |
Distrikto | Distrikto Chomutov | |
Administra municipo | Vejprty | |
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio | |
Montaro | Ercmontaro | |
Situo | Kovářská | |
- alteco | 815 m s. m. | |
- koordinatoj | 50° 26′ 18″ N 13° 03′ 14″ O / 50.43833 °N, 13.05389 °O (mapo) | |
Katastro | 20,86 km² (2 086 ha) Kovářská | |
Loĝantaro | 972 (2024) | |
Denseco | 46,6 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1555 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 431 86 | |
NUTS 3 | CZ042 | |
NUTS 4 | CZ0422 | |
NUTS 5 | CZ0422 563137 | |
Katastraj teritorioj | 1 | |
Partoj de municipo | 1 | |
Bazaj setlejunuoj | 1 | |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| ||
| ||
Vikimedia Komunejo: Kovářská | ||
Retpaĝo: www.kovarska.cz | ||
Portalo pri Ĉeĥio |
Kovářská (germane Schmiedeberg) estas kampurbo de Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Chomutov. Ĝi situas proksimume 25 kilometrojn okcidente de Chomutov sur montardorso de Ercmontaro en supermara alteco ĉirkaŭ 800 metroj en valo de rojo Černá voda. Vivas ĉi tie 972 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Loučná pod Klínovcem, Měděnec, Kryštofovy Hamry, Vejprty kaj Perštejn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua skribmencio pri la vilaĝo estas el la jaro 1555. En la sistemo de partimonia administrado la vilaĝo apartenis al senjorujo Přísečnice.
La 24-an de aprilo 2013 estis al la municipo donita statuso de kampurbo.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 2 942 |
1880 | 3 467 |
1890 | 3 944 |
1900 | 4 159 |
1910 | 4 443 |
1921 | 3 998 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 4 297 |
1950 | 2 122 |
1961 | 1 636 |
1970 | 1 343 |
1980 | 1 614 |
1991 | 1 425 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 1 401 |
2011 | 1 106 |
2014 | 1 089 |
2016 | 1 062 |
2017 | 1 023 |
2018 | 1 010 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 1 008 |
2020 | 992 |
2021 | 940 |
2022 | 978 |
2023 | 1 014 |
2024 | 972 |
Memorindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Mariana kolono kun statuo de Virgulino Maria el la jaro 1707 renovigita en la jaro 1928.
- Malfrue baroka konstruaĵo de paroĥestrejo (domo n-ro 72) estiĝis en la jaro 1756 per reguligo de pli malnova domo kaj en la jaroj 1794–1796 ĝi estis plilarĝiĝita je la unua etaĝo.
- Ruino de karbonigejo el la jaro 1803 estas restaĵco de loka ferfabriko.
- Baroka preĝejo de sankta Ĉefanĝelo Mikaelo el la jaro 1710 estis renovigita en la jaroj 1782 kaj 1928.
- Kapelo de sankta Marko
- Muzeo de flugbatalo super Ercmontaro la 11-an de septembro 1944
- En arbaro inter monto Vlčí kopec kaj altaĵo Na Vrchu situas ruino de kalkofarejo el duono de la 19-a jarcento. Ĝi troviĝas 900 m sudokcidente de fervoja haltejo Kovářská kaj netutaj trikilometroj de la centro de la kampurbo, sed jam en katastra teritorio Háj u Loučné pod Klínovcem.
Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Konstruaĵo de municipa ofico
-
Hotelo Central
-
Ruino de karbonigejo de eksa ferfabriko
-
Domoj en strato Dlouhá
-
Fervoja haltejo Kovářská
-
Paroĥestrejo kun preĝejo de sankta Ĉefanĝelo Mikaelo