Kromsignoj de la hebrea skribo
En la hebrea lingvo la kromsignoj de la hebrea skribo estas kombinaĵoj da punktetoj kaj strekoj sub, super kaj en tekstaj linioj, indikantaj vokalojn (vd vokalizo) kaj diakritojn, precizigantaj la sonvaloron de literoj. Hebree tio nomiĝas נְקֻדּוֹת (/nikudót/, «punktoj») aŭ נִקּוּד (/nikúd/, «punktado») — ne tute ĝuste, ĉar krom la punktoj estas uzataj ankaŭ strekoj.
Kelkaj kromsignoj estas diakritoj precizigantaj sonvalorojn de litero, ĉe kiu ili aperas; ekz‑e la litero ש havas du sonvalorojn, kiujn eblas precizigi per la pozicio de superpunkto: שׁ estas /ŝ/ (tiel en שׁלום, /ŝalom/, «saluton»), kaj שׂ estas /s/ (tiel en עשׂר /eser/, «dek»).
Aliaj kromsignoj indikas vokalizon (ekz‑e la subsignoj en חָלָב /ĥalav/, «lakto», signas la sonon /a/).
Iuj fontoj (ekz‑e la angla Vikipedio) malzorge klasas tiajn vokalizajn kromsignojn inter la diakritojn; fontoj pli rigoraj (ekz‑e la Vikipedioj ĉeĥa kaj rusa) rigardas tion eraro, malakorda kun la difino de diakrito: la vokalizaj kromsignoj nek modifas nek precizigas literon, ili mem rolas kiel memstaraj vokalliteroj. Tamen ĉar ili estas nedevigaj, oni ne nomas ilin literoj, ili restas kromaj, helpaj signoj. Tial en Esperanto konvenas nomi ilin kromsignoj diference disde proprasencaj diakritoj.
Ekz‑e en la hebrea Vikipedio la artikolo he:אספרנטו (Esperanto) donas komence la vokalizitan transskribon אֶסְפֶּרַנְטוֹ. Atentindas, ke la superpunkto de ‹וֹ› rolas kiel diakrito, transformanta vavon en la vokalon /o/, dum en שוּלחָן (t.e. ŜULĤaN, «tablo») la mezlinia punkto de ‹וּ› transformas vavon en la vokalon /u/. Do, ‹וֹ› kaj ‹וּ› estas 2 plenvaloraj literoj vokalaj.