Kronikisto Nestor
Kronikisto Nestor | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Нестор Летописец | ||
Naskiĝo | ĉirkaŭ 1056 en Kievo | |
Morto | ĉirkaŭ 1113 en Kievo | |
Tombo | Monaĥejo de la Grotoj de Kievo vd | |
Religio | ortodoksismo vd | |
Lingvoj | antikva orientslava lingvo vd | |
Ŝtataneco | Kieva Regno vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto monaĥo hagiografo historiisto kronikisto vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Komenca kroniko vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Nestor (naskiĝis ĉirkaŭ 1056, Kievo, Kieva princlando — mortis ĉirkaŭ 1113, Kievo, Kieva princlando) estis ekde ĉirkaŭ 1074 monaĥo de la monaĥejo de la Grotoj de Kievo. Li estas supozita verkanto de pluraj hagiografiaj verkoj kaj unu grava jarlibro.
Lia unua literatura verko priparolis vivojn de Boris kaj Gleb (sanktuloj, murditaj en 1015), filoj de la Kieva Grandprinco Vladimir. Li poste ankaŭ verkis pri fondinto de la Kaverna Klostro, Feodosij (mortis en 1074).
Li estis atestanto de detruo de la klostro en 1096.
La Nestor-kroniko
[redakti | redakti fonton]Oni menciis en la 13-a jarcento, ke li estis verkinto de la Komenca kroniko (slavone: Повѣсть врємѧнныхъ лѣтъ), plej grava historia fonto de la Kieva Regno.
Laŭ nunaj historiistoj, kvankam la kronikon kompilis li en 1112, sed la lasta kelkfoje tralaborita versio devenas ne de li. La prakroniko restis en pluraj manuskriptoj, sed la plej frua datiĝas je 1377.
La kroniko priskribas la historion de la orientaj slavoj ĝis dua jardeko de la 12-a jc., specife akcentante la fondon de la Kieva Ŝtato en la 9-a jc., kion la kroniko alligas al la varegoj (vikinga tribo).
Alia parto de la kroniko kronologie listigas la militojn, packontraktojn, inter la Kieva Rus kaj Bizanco. La kroniko mencias kristaniĝon de la orientaj slavoj en ĉirkaŭ 988, konigas la kulturan evoluon sub regado de (Saĝa) Jaroslav la 1-a (1019–1054) kaj la batalojn kontraŭ la stepaj nomadaj turkaj popoloj.
La kroniko estas verkite en la praslava, parte en la prarusa lingvoj. Ĝi ankaŭ ĉerpas informojn el bizancaj kronikoj, rusaj skribitaj kaj parolataj memoraĵoj ktp.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- la Nestor-kroniko angle Arkivigite je 2007-01-17 per la retarkivo Wayback Machine