Kustardo
Kustardo aŭ kremaĵo estas manĝaĵo preparita fundamente el lakto kaj ovoj, pli densa ol likva kaj manĝata precipe kiel deserto. Kustardo povas esti la deserto mem aŭ ĝia saŭco. Oni faras ĝin el lakto, ovoflavo, sukero kaj spicaĵoj kiel cinamo aŭ vanilo. Por doni al ĝi pli da solideco, oni aldonas al la kremaĵo farunon aŭ maizamelon.
Kustardo estas grava parto de desert-receptoj en pluraj landoj, inkluzive de Britio, Francio, Portugalio, Hispanio, Italio, Aŭstralio kaj Malajzio.
Historio
[redakti | redakti fonton]Kustardo ene de tavolkukoj (kustardtortetoj) estis tre populara dum Mezepoko, kaj ĝi estas la origino de la vorto kustardo (el la angla custard); la franca vorto croustade origine rilatis al la krusto de torto, kaj venas de la latina vorto crustāre.[1] La mezepokaj receptoj inkludis ankaŭ solidajn ingrediencojn kiel viando, fruktoj aŭ fiŝaĵo. Iuj kustardoj, precipe dum la Elizabeta epoko, enhavis kalendulojn kiuj donis flavan koloron al la deserto.[2]