La Nova Realismo (libro)
Tiu ĉi artikolo temas pri la libro kaj filozofio "nova realismo". Por la epoko, vidu Socia realismo. |
La Nova Realismo La konsekvenco de la nova pensado | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Bruno Vogelmann | |
Eldonjaro | 1989 | |
Urbo | Antverpeno | |
Eldoninto | Flandra Esperanto-Ligo | |
Paĝoj | 185 | |
ISBN | 90 71205 29 0 | |
La Nova Realismo estas libro de la germana Esperantisto Bruno Vogelmann. Ĝi aperis en 1989 ĉe Flandra Esperanto-Ligo en Antverpeno. La aŭtoro mem germanlingve eldonis sian libron en 1988. La trian eldonon publikigitan en 1998 eldonis la libra agentejo Kava-Pech en la ĉeĥa urbo Dobřichovice. La libro estis ukraine tradukita fare de Nikolao Kriveckij kaj Viktor Pajuk kaj aperis en Ternopilo ĉe Pidruĉniki & Posibniki.
La "nova realismo" estas filozofia mondkoncepto bazita sur realismo, laŭ kiu ekzistas ekstera mondo sendepende de nia konscio. La vivmaksimo de la nova realismo estas: "Agu tiel, ke la celdirekto de via volo estu ĉiam en harmonio kun la konservado kaj suprenevoluo de la vivo!".
Reagoj en Esperantujo
[redakti | redakti fonton]La libro ricevis abundon da favoraj reagoj en Esperantujo - ne nur el Eŭropo kaj Ameriko, sed ankaŭ el Ĉinio kaj Japanio. Pri tiu favora akcepto atestas ankaŭ la fakto, ke la aŭtoro ricevis pro ĝi la premion Deguĉi en 1992 kaj la FAME-premion en 1993.
La pozitivajn reagojn la libro dankas al la fakto, ke la nova realismo estas proksima al la mondobildo de multaj esperantistoj: Ĝi klopodas trovi kompromison inter religio kaj ateismo, ĝi kontraŭas dogmojn kaj emfazas la gravecon de toleremo, de ekologio kaj de scienca esplorado.
Kritiko
[redakti | redakti fonton]Unu el la bazoj de la nova realismo estas la konvinko, ke seriozaj kredantoj kaj seriozaj ateistoj esence kredas la samon. Tamen ne ĉiu kredanto aŭ ateisto povas konsenti pri tiu ĉi konvinko.
Laŭ la nova realismo povus ebli, ke eble iutage ni plene komprenos la mondon kaj la sencon de la vivo, dum nuntempe multaj filozofoj ne dividas tian optimisman sintenon.
El scienca vidpunkto, oni povas kritiki, ke Vogelmann mencias multajn tezojn sen klopodi pruvi ilin (ekzemple la aserton, ke Jesuo “intencis nek starigi dogmojn nek fondi eklezion”). Foje li simple nomas homojn, kiuj havas aliajn opiniojn ol li, “dogmuloj”, kaj rifutas iliajn opiniojn nur per tio, ke dogmoj ja estas forigendaj.
Vogelmann parolas pozitive pri gentekniko (“genetika inĝenierio”) kaj emfazas, ke ni “devas favori la sciencon por sekurigi per novaj konoj la disvolviĝon kaj disvastigon de pli altaj vivoformoj” (tezo 38 de la nova realismo). Per tio, li montras inklinon al transhumanismo. Sed multaj kontraŭuloj de la nova realismo ne ŝatas tian troan fidon al la scienco.
Reagoj ekster Esperantujo
[redakti | redakti fonton]La libro La Nova Realismo aperis origine en la germana lingvo en 1988 sub la titolo Der Neue Realismus. La aŭtoro tradukis ĝin al Esperanto (1-a eldono 1989, 3-a eldono 1998). El Esperanto, ĝi estis tradukita al almenaŭ 29 pliaj lingvoj; ĝi aperis libroforme en almenaŭ 21 lingvoj. Verŝajne ĉiujn ĉi eldonojn kaj tradukojn la aŭtoro mem financis. Li dissendis la libron al famuloj kaj povis publikigi ankaŭ kelkajn favorajn opiniojn de neesperantistaj famuloj. Tamen ekster Esperantujo la libro kaj la preciza mondkoncepto ne ricevis multan atenton kaj certagrade forgesiĝis; eĉ la germana originalo postlasis nur tre malmultajn spurojn en interreto.