Lajos Lőrincze
Lajos Lőrincze | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de novembro 1915 en Szentgál |
Morto | 11-an de oktobro 1993 (77-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 6/18-1-37 |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–1941) |
Okupo | |
Okupo | lingvisto docento |
Lajos Lőrincze [lajoŝ lOrince], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lőrincze Lajos estis hungara lingvisto.
Lajos Lőrincze [1] naskiĝis la 24-an de novembro 1915 en Szentgál. Li mortis la 11-an de oktobro 1993 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Lajos Lőrincze abiturientis en kolegio de Pápa, poste li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Pázmány Péter en 1941. Komence li laboris en instituto, poste li instruis en la menciita kolegio. En 1949 li ricevis postenon en la akademia lingvista instituto. En 1952 li kandidatiĝis, post jaroj li estis nomumita titulara universitata docento. En 1985 li pensiuliĝis, sed li partoprenis en lingvistaj laboroj. Li ricevis premiojn inter 1970 kaj 1992.
En 1952 li kreis programon en Hungara Radio sub titolo Édes anyanyelvünk (=Nia kara gepatra lingvo) kaj li fokusiĝis en intereso de la lando. Li partoprenis ankaŭ en redaktadoj de lingvistaj revuoj, post jaroj li aperis ankaŭ en televizio.
Elektitaj publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Földrajzi neveink élete (1947)
- Magyar nyelvjárási bibliográfia 1817–1949 (1951)
- Édes anyanyelvünk (1961)
- Emberközpontú nyelvművelés (1980)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- memortabulo, memorĉambro, reliefo en Szentgál
- lernejoj en Szentgál kaj Hegyeshalom