Le Bouchet-Mont-Charvin
Le Bouchet-Mont-Charvin | |||
---|---|---|---|
komunumo en Francio vd | |||
Administrado | |||
Statuso | Urbo | ||
Lando | Francio | ||
Regiono | Aŭvernjo-Rodano-Alpoj | ||
Departemento | Haute-Savoie | ||
Arondismento | Annecy | ||
Kantono | Thônes | ||
Komunumaro | Komuneco de komunumoj de la Valoj de Thônes | ||
INSEE kodo | 74045 [+] | ||
Poŝtkodo | 74230 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 249 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 13 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 45° 48′ N, 6° 22′ O (mapo)45.79756.3636111111111Koordinatoj: 45° 48′ N, 6° 22′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 745 m al 2409 m | ||
Areo | 18,52 km² (1 852 ha) [+] | ||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Le Bouchet-Mont-Charvin [+] | |||
Le Bouchet (prononcu: [lø buŝe]) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento alta Savojo (france Haute-Savoie, arpitane Savouè d'Amont), en la regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj (france Auvergne-Rhône-Alpes). Fine de 2021 en la komunumo vivis 249 loĝantoj.
Ĝi nomiĝas ankaŭ Le Bouchet-Mont-Charvin por apartiĝi el pluraj aliaj vilaĝoj nomataj Le Bouchet. Temas pri unu el plej malgrandaj komunumoj de Haute-Savoie.
Ĝi situas en montarmasivo Bornes, ĉe la piedo de montĉeno Aravis, ĉirkaŭ 22 km (birdfluge) sud-oriente de Annecy kaj ĉ. 14 km (birdfluge) norde de Albertville. La kulminoj de la komunumo estas montoj Mont Charvin (de kies deklivo fontas rivero Fier) alta de 2409 m, Roc de Charmieux, (2100 m) kaj Aiguilles du Mont (2132 m). De Mont Charvin fluas ankaŭ rojo La Chaise, alfluanto de Arly kaj subalfluanto de Izero.
La komunumo entenas vilaĝojn: Les Mouilles, La Savataz, Cons.
La najbaraj komunumoj estas: Okcidente: Serraval; norde: Manigod, sude-oriente Ugines; sude, trans la montpasejo Col de l'Épine: Marlens.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Le Bouchet, el la jarlibro de la francaj urboj kaj urbetoj (france) Arkivigite je 2009-03-30 per la retarkivo Wayback Machine