Le charme discret de la bourgeoisie
Le charme discret de la bourgeoisie | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Le Charme discret de la bourgeoisie |
Originala lingvo | franca lingvo • hispana lingvo |
Kina aperdato | 15 sep. 1972, 13 okt. 1972, 22 okt. 1972, 11 nov. 1972, 18 jan. 1973, 1 feb. 1973, 29 mar. 1973, 13 apr. 1973, 20 apr. 1973, 21 apr. 1973, 21 maj. 1973, 1 jun. 1973, 3 aŭg. 1973, 17 aŭg. 1973, 22 okt. 1973, 25 maj. 1974, 8 dec. 1975, 6 sep. 1979, 14 sep. 1987, 1 jul. 1990 |
Ĝenro | drama filmo, komedia filmo, fantasta filmo |
Kameraado | Edmond Richard |
Reĝisoro(j) | Luis Buñuel |
Produktisto(j) | Serge Silberman |
Scenaro | Luis Buñuel • Jean-Claude Carrière |
Loko de rakonto | Parizo |
Rolantoj | Fernando Rey • Delphine Seyrig • Milena Vukotic • Michel Piccoli • Bulle Ogier • Stéphane Audran • Jean-Pierre Cassel • Alix Mahieux • Paul Frankeur • Julien Bertheau • Claude Piéplu • Maxence Mailfort • François Maistre • Amparo Soler Leal • Bernard Musson • Christian Baltauss • Ellen Bahl • Georges Douking • Jacques Rispal • Jean Degrave • Maria Gabriella Maione • Marguerite Muni • Pierre Lary • Pierre Maguelon • Robert Benoit • Robert Le Béal • Robert Party • Sébastien Floche • Anne-Marie Deschodt • Madeleine Bouchez |
Honorigoj | Akademia premio por la plej bona fremdlingva filmo |
IMDb | |
Le charme discret de la bourgeoisie (La diskreta ĉarmo de la burĝaro, 1972) estas franca filmo reĝisorita de la meksik-hispana kinisto Luis Buñuel. Kiel en multaj el la filmoj kiujn li faris, oni observeblas kelkaj scenoj kun karakteroj propraj de la superrealismo. Ĝi ricevis la Oskar-premion en 1972 al la Plej Bonkvalita Eksterlanda Filmo. Buñuel deziris fari la filmon en Hispanio, sed tio ne eblis pro la frankisma cenzuro. Konsiderata unu de la majstroverkoj de la tutmonda kino kaj unu de la plej laŭditaj de la kino de Buñuel.
La filmo ricevis kelkajn premiojn, inter kiuj BAFTA, Oskar, Ora Globo kaj aliaj.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]Altklasuloj maltrafas invititan vespermanĝon kaj alternative decidas iri al proksima restoracio, sed alia malfacilaĵo okazas, nome la posedanto de la restoracio estis mortinta. Ekde tiam okazas aliaj neatenditaĵoj, el kiuj kelkaj estas realaj kaj aliaj estas produkto de ilia imagopovo. La alternado inter realo kaj sonĝo produktas surprizojn en la intrigo, en kiuj intervenas aliaj roluloj kiel militistoj, episkopo, policanoj, gerilanoj kaj kamparanoj, ĉiuj interrompante la frustritajn klopodojn de la unua sesopo vespermanĝi kaj distriĝi pro la ĉarmo esti burĝaj.
Geaktoraro kaj roluloj
[redakti | redakti fonton]- Fernando Rey: Rafael Dacosta
- Paul Frankeur: François Thévenot
- Delphine Seyrig: Simone Thévenot
- Bulle Ogier: Florence
- Jean-Pierre Cassel: Henri Sénéchal
- Stéphane Audran: Alice Sénéchal
- Julien Bertheau: la episkopo
- François Maistre: la komisaro
- Claude Piéplu: la kolonelo
- Michel Piccoli: la ministro de internaj aferoj
- Georges Douking: la ĝardenisto
- Robert Le Béal: la tajloro
- Bernard Musson: la servisto
- Muni (Marguerite Dupuy): la kamparanino
- Milena Vukotic: la bonulino