Le choix des armes
Le choix des armes | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Le Choix des armes |
Originala lingvo | franca lingvo |
Kina aperdato | 19 aŭg. 1981, 30 okt. 1981, 11 mar. 1982, 6 maj. 1982, 6 mar. 1983, 1 sep. 1983 |
Ĝenro | krimfilmo, drama filmo |
Kameraado | Pierre-William Glenn |
Reĝisoro(j) | Alain Corneau |
Produktisto(j) | Alain Sarde |
Scenaro | Alain Corneau • Michel Grisolia |
Muziko de | Philippe Sarde |
Rolantoj | Yves Montand • Gérard Depardieu • Catherine Deneuve • Michel Galabru • Christian Marquand • Gérard Lanvin • Jean-Claude Dauphin • Étienne Chicot • Richard Anconina • Antoine Baud • Elisabeth Ferrier • Gérard Loussine • Guy Mairesse • Jean Rougerie • Jean-Claude Bouillaud • Marc Chapiteau • Maria Verdi • Maryline Even • Michel Caron • Pierre Forget • René Bériard • Roland Blanche |
IMDb | |
Le choix des armes (Armelekto) estas franca krimfilmo de 1981 reĝisorita de Alain Corneau. La ĉefajn rolojn ludis Yves Montand, Catherine Deneuve kaj Gerard Depardieu. Kvankam laŭ strukturo temas pri krimfilmo, estas ankaŭ psikologia studo de stresitaj homoj kaj ekzameno de aspektoj de franca socio.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]Noël, iama gangstero nun ĉevalbredisto apud Parizo kun sia bela edzino Nicole, vidas sian trankvilan vivon maltrankviligita kiam du friponoj alvenas per ŝtelita aŭto. Unu estas malnova komplico nome Serge, ĝismorte pafita, dum la aliaj estas juna psikopatiulo nome Mickey. Kiam Serge mortas, Noël enterigas lin. Mickey iras al Parizo kaj revene trovas du policanojn, nome Bonnardot kaj Sarlat, ĉe Noël. Minacante ilin, lifuĝas kaj kaŝuĝas ĉe amiko en Parizo.
Kredante, ke Noël estis perfidinta lin al la polico, li revenas dum vespermanĝa festo kaj terurigas ĉiujn. Konstatante, ke Mickey devas esti haltigita, Noël sendas Nicole al hotelon por ŝia sekureco kaj alvokas du malnovajn komplicojn por helpi lin trovi la frenezulon. Sed, sciinte, ke valora ĉevalino malsaniĝis, Nicole revenas hejmen unu nokton. Mickey estas tie atendante kaj kaptas ŝin. Tamen, la polico estis sekvanta ŝin kaj Sarlat defias Mickey. Dum interpafado, Sarlat mortpafas Nicole dum Mickey forfuĝas.
Mickey poste klopodas por ŝteli bankon, estas denove interpafado kaj Noël savas lin, kvankam poste denova interpafado kun policanoj Mickey mortas.
Geaktoraro kaj roluloj
[redakti | redakti fonton]- Yves Montand kiel Noel Durieux
- Gérard Depardieu kiel Mickey
- Catherine Deneuve kiel Nicole Durieux
- Michel Galabru kiel Bonnardot
- Jean-Claude Dauphin kiel Ricky
- Gérard Lanvin kiel Sarlat
- Christian Marquand kiel Jean
- Étienne Chicot kiel Roland Davout
- Richard Anconina kiel Dany