Lexicon Universale
Aspekto
Lexicon Universale | |
---|---|
skribita verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Johann Jakob Hofmann |
Lingvoj | |
Lingvo | latina lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1677 |
Ĝenro | enciklopedio |
Lexicon Universale ("Universala Enciklopedio") estas enciklopedio verkita en latina lingvo de Johann Jacob Hofmann (1635-1706), loĝinta en Bazelo kaj Lucerno. Ĝi konsistas el kvar libroj po-1000-paĝaj.
Plena titolo
[redakti | redakti fonton]La verko havas jenan longan titolon :
- Lexicon Universale, Historiam Sacram Et Profanam Omnis aevi, omniumque Gentium; Chronologiam Ad Haec Usque Tempora; Geographiam Et Veteris Et Novi Orbis; Principum Per Omnes Terras Familiarum [...] Genealogiam; Tum Mythologiam, Ritus, Caerimonias, Omnemque Veterum Antiquitatem [...]; Virorum [...] Celebrium Enarrationem [...]; Praeterea Animalium, Plantarum, Metallorum, Lapidum, Gemmarum, Nomina, Naturas, Vires Explanans. - Editio Absolutissima [...] Auctior [...]. - Leiden: Jacob. Hackius, Cornel. Boutesteyn, Petr. Vander Aa, & Jord. Luchtmans, 1698.
Tio ĉi signifas proksimume:
- Universala leksikono, klariganta la historiojn sanktan kaj profanan de ĉiuj eraoj kaj de ĉiuj gentoj; la kronologiaĵon ĝis tiuj ĉi tempoj; la geografion de la malnova kaj nova ter-rondoj; la … genealogion de la familioj de la tuta tero; tiam la mitologion, la riton, la ceremoniojn kaj la tutan malnovaĵon de la tiamuloj …; … raporton pri … famaj homoj; krome la nomojn, naturon, fortojn de la bestoj, plantoj, metaloj, ŝtonoj, gemoj. Ekskluziva eldono.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Lexicon universale Arkivigite je 2010-05-25 per la retarkivo Wayback Machine germane
- Interreta versio Arkivigite je 2019-03-03 per la retarkivo Wayback Machine