Saltu al enhavo

Ludoviko la 2-a de Bourbon-Condé

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ludoviko la 2-a de Bourbon-Condé
Granda Condé
Ludoviko sur laŭtempa portreto
Ludoviko sur laŭtempa portreto
Naskiĝo 8-an de septembro 1621
en Parizo, Franca reĝlando
Morto 11-an de novembro 1686
en Chantilly, Franca reĝlando
Soldata kariero
Tempo de deĵoro: 16401675
Deĵoris en: Franca reĝlando
Hispanio
Komandis al: franca armeo en Flandroj
hispana armeo
Militoj: tridekjara milito
franca-hispana milito
Persona informo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Ludoviko la 2-a de Bourbon-Condé
Familio
Patro Henri, Prince of Condé (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Charlotte Marguerite de Montmorency (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)oj Armand de Bourbon-Conti kaj Anne-Geneviève de Bourbon (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Claire-Clémence de Maillé-Brézé (en) Traduki (1643–) Redakti la valoron en Wikidata
Infano Henri Jules, Prince of Condé (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo politikisto
militestro Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Ludoviko la 2-a de Bourbon-Condé, princo de Condé (franclingve Louis II de Bourbon-Condé) (naskiĝis la 8-an de septembro 1621 en Parizo – mortis la 11-an de novembro 1686) estis franca generalo dum la Tridekjara milito. Li estis ankaŭ konita kiel la Granda Condé (Grand Condé).

Je la 19-a de majo 1643, li venkis ĉe Rocroi la hispanan infanterion pensitan nevenkebla.

Komence de la Frondo, ribelo organizita de kelkaj nobeloj kontraŭ la kardinalo Jules Mazarin kaj la juna Ludoviko la 14-a, la konduto de la princo ŝajnis dusenca. Lia subteno de Anno de Aŭstrio unue ebligis la subskribon de la paco de Rueil. En 1649, pro sia malamikeco kun Mazarin, li fine partoprenis la Frondon, kaj estis arestita je la 18-a de januaro 1650, kune kun sia frato Armand de Bourbon (la princo de Conti) kaj la duko de Longueville.

La nedaŭra fuĝo de Mazarin, en 1651, ebligis la liberigon de Condé. Li sekve reorganizis la rebelon, kvankam Ludoviko la 14-a estis jam plenaĝa, kaj traktis kun Filipo la 4-a de Hispanio kaj Oliver Cromwell. Sed Ludoviko la 14-a obtenis la subtenon de la grava militestro Henri de Turenne, kiu estris la reĝajn militistojn kaj venkis Condé dum la batalo de Bléneau (7-a de aprilo 1652).

Danke al la traktato de la Pireneoj, Condé obtenis oficialan reĝan pardonon, iom antaŭ la edziĝo de la reĝo kun Maria Teresa de Hispanio. Pliposte, li refariĝis franca militestro. Li konkeris interalie Franĉ-Konteon, kaj partoprenis la Francan-Nederlandan militon. Condé mortis en sia kastelo de Chantilly, ĉirkaŭita de muzikistoj kaj de poetoj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]