Mário Cesariny de Vasconcelos
Mário Cesariny de Vasconcelos | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Mário Cesariny de Vasconcelos | |||||
Naskiĝo | 9-an de aŭgusto 1923 en Lisbono | ||||
Morto | 26-an de novembro 2006 (83-jaraĝa) en Lisbono | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Kancero vd | ||||
Lingvoj | portugala vd | ||||
Ŝtataneco | Portugalio vd | ||||
Alma mater | Académie de la Grande Chaumière vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto verkisto pentristo literaturkritikisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Mário Cesariny de Vasconcelos, ankaŭ konata kiel Mário Cesariny (9-a de aŭgusto, 1923, Lisbono, Portugalio - 26-a de novembro, 2006, Lisbono, Portugalio) estas inter la plej gravaj portugalaj superrealistaj poetoj, estante eldoninta kelkajn ĉefajn verkojn dum kariero de 50 jaroj. Cesariny ankaŭ estis pentristo, sed sia laboro centriĝis je poezio en la 1950-aj jaroj.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Mário Cesariny studis en la prestiĝa Escola de Artes Decorativas António Arroio kaj ankaŭ studis muzikon kun la komponisto Fernando Lopes Graça. Pli malfrue, li membriĝis en la Académie de la Grande Chaumière en Parizo, kie li renkontiĝis kun André Breton en 1947. Li baldaŭ influiĝis per la franca superrealista movado kaj estis unu el la plej gravaj subtenantoj de la movado en Portugalio, kie li fondis la Lisbonan Superrealistan Movadon kun aliaj portugalaj artistoj, inkluzive de Alexandre O'Neill kaj José-Augusto França.
Post esti konatiĝinta kun la superrealista movado, Cesariny formoviĝis de la neorealista movado, grava tiuepoke en la lando por esti farita ĉefe el membroj de la rerezistado kontraŭ la faŝista reĝimo de Oliveira Salazar. Li adoptis sintenon de daŭra eksperimentado en sia laboro. Tiu principo estas la ĉefa trajto de lia laboro kaj ĉeestis tra lia kariero.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- 1950 - Corpo Visível
- 1952 - Discurso sobre a Reabilitação do Real Quotidiano
- 1953 - Louvor e Simplificação de Álvaro de Campos
- 1956 - Manual de Prestidigitação
- 1957 - Pena Capital
- 1958 - Alguns Mitos Maiores e Alguns Mitos Menores Postos à Circulação pelo Autor
- 1959 - Nobilíssima Visão
- 1961 - Poesia
- 1961 - Planisfério e Outros Poemas
- 1964 - Um Auto para Jerusalém
- 1965 - Titânia e A Cidade Queimada
- 1972 - Burlescas, Teóricas e Sentimentais
- 1980 - Primavera Autônoma das Estradas
- 1994 - Titânia
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Ekspozicioj de Galerio Perve - Pentraĵoj, Desegnaĵoj, kaj Objektoj Arkivigite je 2006-12-05 per la retarkivo Wayback Machine
- Intervjuo Arkivigite je 2003-04-18 per la retarkivo Wayback Machine
- Kelkaj Poemoj
- Paĝo ĉe MCV
- Autografia, filmo pri Mário Cesariny Arkivigite je 2006-12-25 per la retarkivo Wayback Machine
- Artikolo en IPLB Arkivigite je 2007-01-07 per la retarkivo Wayback Machine
- Poemoj en Poezio Internacia Reto Arkivigite je 2007-03-11 per la retarkivo Wayback Machine