Mörbisch am See
Mörbisch am See | |||
---|---|---|---|
centra strato kun la loka kirko
| |||
neurba komunumo de Aŭstrio komunumo de Aŭstrio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Ŝtato | Aŭstrio | ||
Fed. lando | Burgenlando | ||
Distrikto | Distrikto Eisenstadt-Umgebung | ||
Poŝtkodo | 7072 | ||
Aŭtokodo | EU | ||
Telefonkodo | 0 26 85 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 192 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 77 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 45′ N, 16° 40′ O (mapo)47.75333333333316.6675Koordinatoj: 47° 45′ N, 16° 40′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 122 m [+] | ||
Areo | 28,5 km² (2 850 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Mörbisch am See [+] | |||
Mörbisch am See, hungare Fertőmeggyes, estas komunumo en Aŭstrio. Ĝi apartenas al la federacia lando Burgenland kaj al la distrikto Eisenstadt. Komence de la jaro 2022 en la komunumo vivis 2 192 loĝantoj.
Situo
[redakti | redakti fonton]Mörbisch am See situas sur ebenaĵo, laŭ la hungara landolimo, laŭ sudokcidenta bordo de Fertő, laŭ traira flankovojo. Eisenstadt troviĝas 20, Vieno 70 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio pri la setlejo devenis el 1254 en formo Megyes (medjes). La kampoj longe apartenis al fortikaĵo de Sopron, la servutuloj faris ribelojn en 1598 kaj en 1713. La turkoj en 1529 kaj en 1683 detruis la vilaĝon. En 1910 en Fertőmeggyes loĝis 1834 da homoj, aŭstroj en majoritato, hungaroj en minoritato. Ĝis 1920 Fertőmeggyes apartenis al Hungario, al Sopron (reĝa departemento), al distrikto de Sopron, poste al Aŭstrio. Sekve la vilaĝo iĝis limotrapasejo ĝis 2008, ekde tiam ambaŭ landoj apartenas al interna zono de Schengen, la limoj estas senĝene trapaseblaj. Post la 2-a mondmilito ĝis 1989 en la hungara flanko Fera kurteno funkciis. Nuntempe la vilaĝo prosperas de vinkulturo kaj de la lago.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- katolika preĝejo omaĝe al Apoteozo de Sankta Kruco, en 1962 renoviĝis
- luterana preĝejo de 1792, en 1967 renoviĝis
- granda surĉiela teatrejo rekte ĉe la lago
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|