Madreaj pinaroj-kverkaroj
La madreaj pinaroj-kverkaroj apartenas al biomo de tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj kiuj troviĝas en la montaroj de Meksiko kaj Sudokcidenta Usono. La organizaĵo Naturprotekto Internacie (angle : Conservation International) indikis ĝin kiel biodiverseco-riĉaĵejon. Parto de la madreaj pinaroj-kverkaroj kongruas kun la tutmondaj 200-regiono centramerikaj pinaroj-kverkaroj. Fitogeografie, la madreaj pinaroj-kverkaroj estas aparta flaŭra provinco el la Madrea Regiono de la Holarktisa Regno.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La madreaj pinaroj-kverkaroj troviĝas ĉe pli altaj altitudoj en la ĉefaj meksikaj montaroj, Okcidenta Patrinmontaro, Orienta Patrinmontaro, Sierra Nevada, Suda Patrinmontaro, Oaĥaka Patrinmontaro, la montaroj de Kalifornia Duoninsulo, kaj estas ankaŭ proksimume 27 enklavoj en suda Arizono, Nov-Meksiko kaj en okcidenta Teksaso, kie oni konas ilin kiel madreajn arbarinsulojn. La ĉefaj madreaj-arbarinsulaj montaroj en Usono estas Babokvivari-Montaro, Ĉirikahua-Montaro, Pinalenjo-Montaro, Santa-Katalina-Montaro, kaj Santa-Rita-Montaro.
Naturprotekto Internacie taksas la origina areo de la arbaroj je 461 265 km². Pli malalt-altitude la arbaroj estas ĉirkaŭataj de aliaj ekoregionoj, plejofte subtropikaj dezertoj kaj kserofitaroj, arbaroj, kaj herbejoj. Arbaraj areoj estis izolitaj unu de alia kaj de la pinaroj-kverkaroj de Okcidenta Patrinmontaro al sudo kaŭze de la varmiĝo kaj sekiĝo de la klimato ekde la glaciepoko.
La pinaroj-kverkaroj konsistas el arbareroj de kverko (Quercus), pino (Pinus), pseŭdocugo (Pseudotsuga) kaj abio (Abies). La arboj ĝenerale troviĝas en miksaj arbareroj, kvankam homogenaj arbareroj ekzistas. La pinaroj-kverkaroj gastigas kvaronon de la meksikaj plantospecioj. En Meksiko troviĝas 44 el la 110 pinospecioj, kaj pli ol 135 kverkospecioj, pli ol 30 pocentoj el la kverkospecioj en la mondo. Plantospecioj, derivitaj de madreaj prauloj, konataj kiel la Madrea-Terciara flaŭro, estas grava elemento el la ekoregiono kaliforniaj arbustaroj kaj duonarbaroj.
Ekoregionoj
[redakti | redakti fonton]La Monda Natur-Fonduso (WWF) agnoskas plurajn diferencajn ekoregionojn pri la pinaroj-kverkaroj, baziĝante sur geografia disvastiĝo kaj specia mikso.
- Pinaroj-kverkaroj de Sierra Juárez kaj San Pedro Mártir (Montaroj en Malsupra Kalifornio : Sierra de Juárez kaj Sierra de San Pedro Mártir).
- Laguna-montaraj pinaroj-kverkaroj (Laguna-Montaro en Suda Malsupra Kalifornio).
- Okcident-patrinmontaraj pinaroj-kverkaroj (etendiĝas laŭlonge de Okcidenta Patrinmontaro ekde Rio Grande de Santiago en la subŝtato Ĥalisko tra Najarito, Sinaloo, Durango, Sonoro, kaj Ĉiuaŭo, kaj inkluzivas la Madreajn arbarinsulojn de Arizono kaj Nov-Meksiko ).
- Orient-patrinmontaraj pinaroj-kverkaroj (etendiĝas laŭlonge de Orienta Patrinmontaro en Teksaso kaj Meksiko, ekde montopintaj enklavoj en okcidenta Teksaso tra Koaŭilo, Tamaŭlipaso, Novleono, Sanktluis-Potosio, Keretaro kaj Gvanaĥŭato ).
- Neĝmontaraj pinaroj-kverkaroj
- Sud-patrinmontaraj pinaroj-kverkaroj
- Oaĥak-patrinmontaraj pinaroj-kverkaroj
La biodiverseco-riĉaĵejo limtuŝas du ekozonojn : parto de la ekoregionoj troviĝas en la nearktiso, parto en la neotropiso.